Chuck SMITH (amuzulo) wrote in esperanto,
Chuck SMITH
amuzulo
esperanto

Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC)

Ni devas disvastigi la JEC-ojn al la esperantistaro! Ili estas celoj de UN kiujn ni volas plenumi antaŭ la jaro 2015. Jen la oficiala traduko en Esperanto (tradukita de Humphrey Tonkin kaj mi):

Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC)

1. Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton
2. Atingi universalan elementan edukadon
3. Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj
4. Redukti la nombron de infanaj mortoj
5. Plibonigi patrinan sanon
6. Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn
7. Certigi median daŭripovon
8. Starigi tutmondan partnerecon por evoluigo



1. Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton

Duonigi la nombron de personoj kiuj vivas per malpli ol unu dolaro tage
Duonigi la nombron de personoj kiuj suferas pro malsato

2. Atingi universalan elementan edukadon

Certigi ke ĉiuj geknaboj finu elementan lernejon

3. Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj

Elimini seksan malegalecon en elementa kaj meza edukado prefere antaŭ 2005, kaj je ĉiuj niveloj antaŭ 2015

4. Redukti la nombron de infanaj mortoj

Redukti per du trionoj la nombron de mortoj inter infanoj sub la aĝo de kvin jaroj

5. Plibonigi patrinan sanon

Redukti per tri kvaronoj la patrinan mortoproporcion

6. Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn

Haltigi kaj komenci retroturni la disvastiĝon de HIV/aidoso
Haltigi kaj komenci retroturni la oftecon de malario kaj aliaj ĉefaj malsanoj

7. Certigi median daŭripovon

Integri la principojn de daŭripova evoluo en landajn politikojn kaj programojn; retroturni perdon de mediaj rimedoj

Duonigi la nombron de personoj sen daŭripova aliro al sekura trinkakvo

Atingi signifan pliboniĝon en la vivo de almenaŭ 100 milionoj da
kvartalaĉaj loĝantoj ĝis 2020

8. Starigi tutmondan partnerecon por evoluado

Pluevoluigi malferman negocan kaj financan sistemon regulbazitan, prognozeblan kaj nediskriminacian. Tio inkluzivas dediĉon al bona regado, evoluigo, kaj malriĉoredukto -- nacie kaj internacie.

Alfronti la specialajn bezonojn de la malplej evoluintaj landoj. Tio inkluzivas sentarifan kaj senkvotan alirpovon por eksportoj; plibonigitan ŝuldoredukton por malriĉaj landoj kun pezaj ŝuldoj; nuligon de oficialaj duflankaj ŝuldoj; kaj pli malavaran oficialan evoluhelpon por landoj dediĉitaj al malriĉoredukto.

Alfronti la specialajn bezonojn de teroĉirkaŭitaj landoj kaj malgrandinsulaj evolulandoj.

Inkluzive trakti la ŝuldajn problemojn de evoluantaj landoj per naciaj kaj internaciaj iniciatoj por igi ŝuldojn longdaŭre elteneblaj.

Kunlabore kun la evoluantaj landoj, evoluigi decan kaj produktivan laboron por la junularo.

Kunlabore kun farmaciaj firmaoj, doni aliron al preze tolereblaj esencaj medikamentoj en evoluantaj landoj

Kunlabore kun la privata komerco, alirebligi la avantaĝojn de la novaj tekonologioj – precipe informaj kaj komunikaj teknologioj.



La JEC-oj antaŭ troviĝas nacilingve ĉe http://www.un.org/millenniumgoals (angle, arabe, ĉine, france, hispane, ruse).
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic
    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments