Chuck SMITH (amuzulo) wrote in esperanto,
Chuck SMITH
amuzulo
esperanto

Malsukcesaj Provoj Traduki Yahoo! Groups

Mi prezentas al vi la historion de homoj kiuj provis traduki Yahoo groups en Esperanton sensukcese. Estas bedaŭrinda, sed tiel estas la vivo. Yahoo group nomata "individuaj-automataj" estis starigita (ironie, ĉu ne?) por kunlabore helpi al Yahoo havi ilian servon en Esperanto.

Here is the archive of an unsuccessful coordinated attempt by one workgroup to get Yahoogroups translated into Esperanto, even though there are hundreds of Yahoo groups who use Esperanto as their primary language.




> Kio estas la individuaj-automataj listo?

Tion mi starigis kiel labor-komisionon por atingi la akcepton kaj efektivigon de Esperanto kiel lingvo de automataj respondoj che Yahoo. Tio havus kiel dezirindan rezulton, ke la partoprenantoj en Esperantaj diskutgrupoj che Yahoo (da kiuj ekzistas multaj) povus fari tion per Esperanto kaj ne per la angla au alia lingvo. Mi esperis ke Don Harlow, Vilchjo Harmon au alia kalifornia esperantisto firmigos nian kontakton kun Yahoo, sed ghis nun neniu tiuregionulo montras emon persisti che ili. Se iu leganta tion chi volas helpi, li/shi povas telefonvoki al Yahoo che +1 (408) 731-3300, premi sinsekve la butonojn 2, 3 kaj 3 denove, peti parolon kun "Yahoo Groups Customer Service", kaj fine provi paroli kun Eve (pron. iv), kiu almenau scias pri kiu estas la respondeculo pri lingvoj de automataj respondoj, au kun iu alia kiu scias kiu estas tiu homo. Se iu iam metus min en kontakton kun li/shi, mi tre volonte farus chion necesan por provizi ilin per chiuj bezonataj tekstoj en Esperanta traduko. [...]






Estimataj,

Multan dankon al tiuj kiuj akceptis la inviton al tiu chi sublisto. Supozeble ni chiuj kredas ke esperantigo che Yahoo! estas interesa defio, inda je provo kaj kun shancoj je sukceso. Se ne UN kaj Unesko, almenau Yahoo!, chu ne.

Ne eblas al mi imagi, ke ili aldonas au aldonos individuan lingvon aparte. Pro la signifa, eventuale ech enorma kvanto da refaroj necesaj, oni povas supozi ke ili aldonas plurajn samtempe, kaj tre malofte faras tion. Do, necesas certigi ke chio estu farita por ke Esperanto ekhavu kaj tenu fiksitan lokon en la vico de sekvafoje aldonotaj lingvoj.

Alia konsidero: Kvankam mi rimarkis ke kelkaj el la lingvoj havas neniun au preskau neniun grupon kiu uzas ghin, mi poste konstatis ke (kompreneble) temas pri *merkatoj* en kiujn Yahoo! volas eniri, che kiuj ghi antauvidas financajn profitojn ktp. Tiu motivo kredeble mankos che Esperanto, char kvankam oni povas montri ke ekzistas 200 au ech 500 grup(et)oj kun rilato al Esperanto, oni ne povas same montri ke ekzistas miliardo da potentialaj klientoj esperantlingvaj, kiel en la kazo de la china kaj grandaj hindiaj lingvoj. Tio estas handikapo memorenda.

Sed chiukaze, plejege grava kaj nepra estas estigo de persona kontakto kun iu che Yahoo! kiu povas kaj akceptas konsili nin pri tio chi. Pro tio mi kredas ke ni devas scii kie trovighas la oficejo(j) de Yahoo!, kaj fari telefonan kontakton kun iu au iuj tie. Tiun taskon mi proponas al iu en Usono, aldonante tie chi la du mesaghojn kiujn mi ricevis subskribitajn de individuo. Rimarkindas per la adreso ke eGroups estis jam posedata kaj regata de Yahoo!, tiel ke la samaj homoj estas kredeble ankorau tie.

*******

1.

Date: Tue, 12 Sep 2000 17:42:40 -0700
To: <roy@luna.nl>
Subject: Re: Esperanto
From: Yahoo! Support <yhoocc@yahoo-inc.com>
Reply-To: Yahoo! Support <yhoocc@yahoo-inc.com>
MIME-Version: 1.0

Hi,

Thank you for contacting Yahoo! eGroups Customer Care.

eGroups sincerely appreciates your suggestions, as they enable us to tailor our service to the needs of our members. Our product development team is committed to reviewing each suggestion made by our members. A member of this team will contact you if they have any specific questions about your comments.

Once again, thank you for taking the time to offer your valuable feedback.

Please do not hesitate to contact us if you have additional questions.

We appreciate your patience.

Vivian
Yahoo! eGroups Technical Support
Learn how to use eGroups features at
http://www.egroups.com/help/

*******

2.

Date: Sat, 07 Oct 2000 08:09:52 -0700
To: Roy McCoy <roy@luna.nl>
Subject: Re: Esperanto
From: eGroups Feedback <egroups-feedback@yahoo-inc.com>
Reply-To: eGroups Feedback <egroups-feedback@yahoo-inc.com>
MIME-Version: 1.0

Hi

I will have to apologize, but at this time we are not, adding any new categories to our category tree. We will add new categories in the near future, but we still have not detirmined an exact date as to when we will do so. We will keep your request in mind, and thank you for your feedback.

Mario
Yahoo! eGroups Technical Support
Learn how to use eGroups features at
http://www.egroups.com/help/

*******

Char la mesagho de Mario estas neshablona kiel tiu de Vivian, oni plej bone provu unue paroli kun li. Atinginte Yahoo!-telefoniston, mi dirus, "Hello, this is Roy McCoy, I'm calling from Rotterdam in the Netherlands. Could I speak with Mario in Yahoo! Groups Technical Support, please?" Then if I couldn't get him I'd ask for Vivian, and if that didn't work I'd start fishing and try to be persistent without becoming obnoxious.

Iu telefonumu. Ni venku!


Denove dankas

Roy McCoy





P.S. Mi jhus trovis jene che
http://docs.yahoo.com/info/address/:

Yahoo! Home - Help - Check Email
------------------------------------------------------------------------

Yahoo! - Address and Phone Number
Street Address


Yahoo! Inc.
3420 Central Expressway
Santa Clara, CA 95051

Phone
(408) 731-3300

Fax
(408) 731-3301 616-3707

Office Hours
8:30 a.m. to 5:00 p.m. PST

Directions
Check out Yahoo! Maps

------------------------------------------------------------------------
Copyright © 1994-98 Yahoo! Inc. All Rights Reserved.


Chu eble mi provu de tie chi? Telefonvokoj al Usono ne estas tre multekostaj nuntempe, kaj eble helpus se estus iu "oficiala" (ha).

Roy

*******

CALL LATER 01/02/16 AND ASK FOR *BRIAN*.

*******





> Chu eble mi provu de tie chi? Telefonvokoj al Usono ne estas tre multekostaj
> nuntempe, kaj eble helpus se estus iu "oficiala" (ha).

mi kredas ke estas pli bone se vi mem provus.

amike

renato


------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-~>
eGroups is now Yahoo! Groups
Click here for more details
http://click.egroups.com/1/11231/0/_/_/_/982336922/
---------------------------------------------------------------------_->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com





Roy:

> Rimarkindas per la adreso ke eGroups estis jam posedata
> kaj regata de Yahoo!, tiel ke la samaj homoj estas kredeble ankorau tie.

Kiel mi eble jam diris mi mem kaj ankau' kelakaj aliaj listestroj siatempe skribis al egroups ofertante kunlaboron por esperantigi kelkajn "ekranaj'ojn" entute sen respondo iliaflanke.

Amike

Renato



------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-~>
eGroups is now Yahoo! Groups
Click here for more details
http://click.egroups.com/1/11231/0/_/_/_/982336922/
---------------------------------------------------------------------_->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com





Renato Corsetti skribis:

> mi kredas ke estas pli bone se vi mem provus.

Dankon pro via kuraghigo, kvankam tio fine kostis al mi iom da mono kaj tempo hierau. Se oni vokas al +1 (408) 731-3300 kaj premas 2, tiam 3 kaj tiam 3 denove, oni fine atingas homon. Unu fojon mi devis longe atendi, sed en postaj vokoj ne tiom longe. Chiukaze, la afero estas iri de tie al Yahoo! Groups Customer Support, kie kutime estas kelkaj dejhorantoj. Hierau estis nur unu, Brian, kaj tiu bedaurinde estis lunchanta kiam mi vokis.

Mi ne reprovas nun dum la semajnfino, char kvankam eble estas iu en Yahoo! Groups Customer Support, mi dubas ke cheestas iu - tiu! -kiu povos helpi pri Esperanto kaj automataj respondoj. Parto de mi emas kuraghigi al aliaj provi fari pri la afero dum normala labortago, sed alia parto tro timas ke povus rezulti x-oj en la esperantlingvaj mesaghoj, ekzemple, au io alia tia. Eble mi estas fia reformisto, mi almenau metus tian aferon en la plej Fundamenta formo ebla per sensupersigna alfabeto, kaj tiu ekster ajna dubo estas la hoa.

> Kiel mi eble jam diris mi mem kaj ankau' kelakaj aliaj listestroj
> siatempe skribis al egroups ofertante kunlaboron por esperantigi
> kelkajn "ekranaj'ojn" entute sen respondo iliaflanke.

Oni rezignu pri tiaj rimedoj (retposhto, TTT-respondilo, fakso, laso de mesagho che telefona respondaparato ktp), kiel mi indikis antaue. Necesas fari kontakton kun la persono respondeca kaj kapabla pri la lingva afero, kaj akiri ties kunlaboron. Li/shi ne devas multon fari, nur provizi nin per la supozeble kutima "pakajho" per kiu oni preparas la koncernajn tradukojn, kaj akcepti ghin por meto kiam ni estos farintaj lau tiuj indikoj.

Roy





En alia listo aperis sekvanta informo pri Altavista Reta Sercxilo en Esperanto. Mi opinias ke eble tiu informo povas helpi al Roy konvinki la Yahoo-ulojn pri la utileco de Esperanto.

amike
h@ns
--



>Von: Ricardo Carrillo <cxastulo@yahoo.com>
>An: Amikoj Tra Ameriko <amikoj-tra-ameriko@yahoogroups.com>
>Betreff: [amik] Altavista Reta Sercxilo en Esperanto
>Datum: Sonntag, 18. Februar 2001 06:50

>Karaj:

>Jen gravega informo de la reta servo ret-info:


>> En decembro ret-info jam raportis, ke "Esperante parolanta versio de la
>> fama ser^cilo "Altavista" estas trovebla ^ce:
>> http://www.geocities.com/kalblando/altavist.htm
>> Prizorginto: Stefano Kalb <stefano@pobox.com>"
>>
>> ^Ce tiu adreso estas trovebla ne nur Altavista, sed same Esperante anka~u
>> ser^ciloj: Google! - Infoseek - HotBot - Metacrawler - DejaNews
>>
>> GRATULON! Diskoniginda iniciato!
>>
>> Ma~uro La Torre
>>
>> ---
>> fonto: ret-info

------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-~>
eGroups is now Yahoo! Groups
Click here for more details
http://click.egroups.com/1/11231/0/_/_/_/982515251/
---------------------------------------------------------------------_->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com





Hans J”ger skribis:

> En alia listo aperis sekvanta informo pri
> Altavista Reta Sercxilo en Esperanto.
> Mi opinias ke eble tiu informo povas helpi al Roy
> konvinki la Yahoo-ulojn pri la utileco de Esperanto.

Multan dankon, mi tuj kontrolos pri tio....

GeoCities, baf. X-oj, baf. Pardonu, ke mi ne shatis. Estas malfacile por mi imagi ke signife multaj e-istoj volus uzi tian aferon, char ili jam havas serchilojn en siaj denaskaj lingvoj, kaj serchado estas io kion ili faras sole kaj ne kune, kaj por kio ili do ne bezonas Esperanton. Partoprenado en internaciaj diskutrondoj estas alispeca afero, kun interagantaj homoj kiuj havas malsamajn denaskajn lingvojn, kaj do estas efektiva bezono por komuna lingvo - kiu por esperantistoj evidente estu Esperanto.

Mi ankorau tre aprezus se iu usona esperantisto povus trovi la ghustan homon che Yahoo!, kaj mi volonte farus chion necesan poste. Ankau mi supozeble povas trovi la homon, sed tio kostos al mi pli da mono ol se iu pasigus la telefonan tempon en Kalifornio kaj ne en Nederlando.

Roy





Mi skribis pasintsemajne:

> Mi ankorau tre aprezus se iu usona esperantisto povus
> trovi la ghustan homon che Yahoo!, kaj mi volonte farus
> chion necesan poste. Ankau mi supozeble povas trovi la
> homon, sed tio kostos al mi pli da mono ol se iu pasigus
> la telefonan tempon en Kalifornio kaj ne en Nederlando.

Hodiau estas dimanche kaj do malbona tago por provi ion fari pri Yahoo!, sed ech se estus morgau au alilabortage, mi ne multe emus batali kontrau ghia telefona retajho. Eble mi ja faros, sed mi "ankorau tre aprezus" ktp. Temus, denove, pri voko al +1 (408) 731-3300 kaj postaj premoj che 2, 3 kaj 3 denove. Kiam oni atingus homon, oni volus pluiri al "Brian, or someone else in Yahoo! Groups Customer Service", kaj tiam provi atingi kontakton kun la koncerna homo, iu kiu pridecidas kaj/au implementas novajn lingvojn de automataj respondoj. Estas antauvideble ke oni ne volos doni la nomon/telefonnumeron de tiu homo, sed tamen grave ke oni akiru ghin, char ni bezonas tion. Denovan dankon pro ajna helpo.

Roy McCoy





Estimataj,

Char ne konvenas ke mi laboru komputile dum kopiado al gardodisko kiu nun okazas prepare al instalo de nova sistem-softvaro che mia chefdisko, mi pensis voki al Yahoo! kaj tion faris. Bonshance mi ne devis atendi longe antau ol atingi inon nomitan Eve (pron. iv) en la Klienta Servo de Yahoo!-Grupoj. Shi sciis kiu estas la respondeca homo pri lingvoj, kaj promesis igi lin kontakti min per retposhto. Mi havas nenion alian por raporti, sed estas kuraghigita de tiu chi disvolvigho.

Roy





bele, roy!

amike

renato


-------------------------------------------------
Renato Corsetti
Colle Rasto, prima strada, 3
IT-00036 Palestrina
Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org>

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





Roy:
> Eve (pron. iv) en la Klienta Servo de Yahoo!-Grupoj sciis kiu estas la
> respondeca homo pri lingvoj, kaj promesis igi lin kontakti min per retposhto.
> Mi havas nenion alian por raporti, sed estas kuraghigita de tiu chi disvolvigho.

Jes, ankau mi esperas ke finfine vi sukcesos. Antau du semajnoj mi provis konvinki germanan dissendo-servon, akcepti Esperanton kiel automatan respond-lingvon, sed iu Julia skribis, ke char la servo estas senpaga, ekster germana nur eblas angla, hispana au franca teksto.

Mi tuj skribis al shi, ke la esperantistoj pretas pagi tiom, kiel angloj, hispanoj kaj francoj pagis por tiu servo, kaj kvankam mi aldonis ridsignon :-) mi ne ricevis respondon ghis hodiau...

amike
h@ns
--

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com

Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/




Hans Jaeger skribis:

> Mi tuj skribis al shi, ke la esperantistoj pretas pagi tiom, kiel
> angloj, hispanoj kaj francoj pagis por tiu servo, kaj kvankam mi
> aldonis ridsignon :-) mi ne ricevis respondon ghis hodiau...

Ankorau nek mi, el Yahoo! en Kalifornio. :-(

Roy




----- Original Message -----
From: individuaj-automataj Moderator
<individuaj-automataj-owner@yahoogroups.com>
To: <reza@ms58.hinet.net>
Sent: Tuesday, July 31, 2001 11:08 PM
Subject: Welcome to individuaj-automataj

> Hello,
>
> Welcome to the individuaj-automataj group at Yahoo! Groups, a
> free, easy-to-use email group service. Please
> take a moment to review this message.
>
> To start sending messages to members of this group,
> simply send email to
>
> individuaj-automataj@yahoogroups.com
>
> If you do not wish to belong to individuaj-automataj, you may
> unsubscribe by sending an email to
>
> individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com
>
> You may also visit the Yahoo! Groups web site to modify your
> subscriptions:
>
> http://groups.yahoo.com/mygroups
>
>
> Regards,
>
> Moderator, individuaj-automataj
>
>
>
>
> Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/
>
>
>
>
>





Saluton Reza.

Shajnas ke vi respondis al bonveniga mesagho al [individuaj-automataj], kaj tiu mesagho venis al mi kiel ties administranto. Mi supozas ke estas nenio farota pro tiu respondo, sed volis kontroli che vi chu ja estas io. Chiukaze bonvenon al la listo, kaj dankon pro via intereso pri la uzado de Esperanto che Yahoo-Grupoj.

Roy McCoy
Administranto, [individuaj-membroj]





mi sendas tiun chi mesaghon, nur por ke Yahoo! ne povu nuligi la grupon, okaze ke ni ankorau bezonus ghin.
Christian Darbellay
darb-k
_______________________________________________________________________
1.000.000 DM gewinnen - kostenlos tippen -
http://millionenklick.web.de
IhrName@web.de, 8MB Speicher, Verschluesselung -
http://freemail.web.de



------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-->
Small business owners...
Tell us what you think!
http://us.click.yahoo.com/vO1FAB/txzCAA/ySSFAA/GP4qlB/TM
---------------------------------------------------------------------~->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com

Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





Christian,

> mi sendas tiun chi mesaghon, nur por ke Yahoo! ne povu nuligi la grupon,
> okaze ke ni ankorau bezonus ghin.

Dankon! Via mesagho instigis plian pensadon che mi pri la malnova demando, kiu faru telefonan kontakton kun la koncerna homo che Yahoo, kaj mi nun ekpensas pri la homoj che nia usona servilo esperanto.org. Mi do sendos al ili kopion de tio chi. Homoj, jen la afero. Ni volas ke Esperanto estu lingvo de automataj respondoj che Yahoo, sed ni ankorau ne sukcesis komunikighi kun la homo kiu povus decidi kaj agi pri tio. Ino kun nomo Eve (iv) scias kiu estas tiu homo, kaj promesis igi lin kontakti min, sed au shi au li tamen ne faris, tiel ke ni ankorau restas che la komenco. La farenda sinsekvo estas voki al al (408) 731-3300, premi 2, 3 kaj 3 denove. kaj kiam oni finfine parolas kun homo peti esti ligita al Eve, kaj se ne eble al shi do al iu alia en Yahoo! Groups Customer Service. Necesas nur akiri la nomon/"extension"/retadreson de la koncerna homo, kvankam evidente estus ankorau pli bone se oni povus akiri jam de li ian konsenton kunlabori pri la afero. La specifan laboron tamen ankorau deziras fari mi, plejparte char mi sentas min kompetenta pri tio, havas kontaktojn kun la CO (ja ankorau laboras kaj shajne daure laboros tie), kaj estas daure interesata pri la atingo de tiu celo. Kalifornianoj, bv. helpi! Multan dankon!

Roy McCoy





Estimataj samlistanoj,

> mi sendas tiun chi mesaghon, nur por ke Yahoo! ne povu nuligi la grupon,
> okaze ke ni ankorau bezonus ghin.
> Christian Darbellay

Ankau mi aligxis al la listo pro solidareco, sed nun mi ne povas rememori la celojn de la listo. Mi estos danka, se iu kelkvorte memorigos tion.

Amike,
Mikaelo.

P.S. Cxu iu jam scias kiomas ni cxi tie?



------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-->
Small business owners...
Tell us what you think!
http://us.click.yahoo.com/vO1FAB/txzCAA/ySSFAA/GP4qlB/TM
---------------------------------------------------------------------~->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





Dear Yahoo! Groups Customer Service,

A lot of Esperantists have been waiting for quite a while to be able to use their language, Esperanto, as one of the regular languages of Yahoo! Groups, and I have personally written and called various times about this. I recently spoke with Eve, who said she would contact the person who deals with this and have him contact me, but I never heard from him afterward. If the person reading this doesn't know who the person handling these languages is, then I ask that the message be forwarded to Eve, who at least does know who it is and said she would put us in touch with him before.

Our proposal, again, is that we will gladly do all of the work involved with translating and preparing the texts concerned, if Yahoo! will only provide us with the base texts in English, the format in which the translations should be prepared, and an e-mail address to which to send them. If Yahoo! doesn't already have such a procedure for new languages established, then I believe it should have, since the same one could be used for all other languages at no additional cost, at least as regards the procedure itself and the preparation of the translations.

Having been put off various times on this, we can imagine that it may be due to an impossible barrage of requests that you receive from people using Yahoo! Groups, but it is also imaginable that people at Yahoo! are writing Esperantists off as an aggregation of cranks that may be readily ignored. You can indeed ignore us, and maybe a lot of us are indeed cranks, but it nonetheless remains a fact that there are hundreds of Yahoo! Groups using Esperanto as their primary language, and that ignoring this fact may thus not be entirely appropriate. We have our own language and are using it at Yahoo! despite its not being supported, but we still must be constantly addressed in either English or some other language that we do not want, and this is frustrating and annoying for many of us.

In no way do I claim to know everything there is to know in relation to the language issue at Yahoo!, and it may be that there is some excellent reason I am unaware of for which Esperanto cannot be used as a language of automated replies. But if this is the case, then please inform us of what it is so that we don't remain deluded and continue to bother you with our request. All we want is that when additional languages are added, one of them will be Esperanto. Again, we would be happy to do all of the translation and text prepation involved, if the person in charge of this at Yahoo! would simply inform us as to what specifically is required.

Thank you very much for your consideration and attention to this matter.

Yours faithfully,

Roy McCoy
List Owner and Administrator of [esp-novo] and [uea-membroj], both of which (among many others) are active and use Esperanto as their primary language





Mikaelo Lineckij skribis:

> Ankau mi aligxis al la listo pro solidareco, sed nun mi ne povas rememori
> la celojn de la listo. Mi estos danka, se iu kelkvorte memorigos tion.

Christian Darbellay skribis:

> La celo de la grupo estas interkonsenti kiamaniere ni konvinku Yahoo!
> uzi esperanton en siajn servojn.
> Shajne estas tre malmulte da membroj en tiu grupo.

Christian ne diras malghuste, sed lau mi estus iom pli precize diri ke la celo estas ke la esperantistoj povu uzi sian lingvon, kaj ne ke Yahoo! mem uzu ghin. Almenau tiel mi emas vidi la aferon.

Mi ne estas kreinta multajn Yahoo-listojn, sed tiuj kiujn mi faris kutime havas la econ ke chiuj membroj de ghi povas kontroli la membroliston, proponi enketojn, konsulti la arkivojn ktp. Do vershajne estas same che [individuaj-automataj], tiel ke oni povas kontroli che la listaj paghoj che http://www.yahoogroups.com/group/individuaj-automataj. Certe estas malmulte da membroj, sed la bezono estas esence por nur unu homo kiu voku al +1 (408) 731-3300, premu 2, 3 kaj 3 denove, petu esti ligita al Eve, kaj se ne eble al shi al iu alia en Yahoo! Groups Customer Service, kaj akiru la nomon/"extension"/retadreson de la homo kiu traktas pri la lingvoj de automataj respondoj (the languages of automated replies).

Responde al la eventuala demando, kial mi ne mem faras tion, mi nun povas agnoski kun rideto ke kvankam mi kutime emas kritiki Don Harlow pro tio ke li ne traktas la aferon (loghante ie en la chirkauajho de Yahoo!), mi estas fakte tute same malkuraghigita de la frustra malfacilo de fari homan kontakton che tia reta entrepreno. Sed mi ja reprovos nun... Ho ve! Estas intertempe (t.e. post mia lasta provo) ighinte ankorau pli malfacila, ech malebla paroli kun homo tie. La nuna afero, ili informas, estas ke chio estas farata nur rete. Registrita mesagho menciis TTT-paghon kies adreson mi ne prinotis, dum homo kun kiu mi (tamen) sukcesis paroli donis la retposhtan adreson <egroups-feedback@yahoo-inc.com>. Tien mi skribas, kaj eble helpus se aliaj same farus, por konfirmi ke ja temas pri pluraj, ech multaj homoj.

Roy





Mikaelo:
Ankau mi aligxis al la listo pro solidareco, sed nun mi ne povas rememori la celojn de la listo. Mi estos danka, se iu kelkvorte memorigos tion.

La celo de la grupo estas interkonsenti kiamaniere ni konvinku Yahoo! uzi esperanton en siajn servojn. Shajne estas tre malmulte da membroj en tiu grupo.
Christian Darbellay
_______________________________________________________________________
1.000.000 DM gewinnen - kostenlos tippen -
http://millionenklick.web.de
IhrName@web.de, 8MB Speicher, Verschluesselung -
http://freemail.web.de



------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-->
Small business owners...
Tell us what you think!
http://us.click.yahoo.com/vO1FAB/txzCAA/ySSFAA/GP4qlB/TM
---------------------------------------------------------------------~->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





Karaj
Mi forte subtenas la celojn de cxi tiu grupo.

Cxu la MODERATOR de tiu grupo estas Esperantisto aux nur funkciulo de Yahoogroups.com?

Sin prezentado:
Mi aktivas en ILEI, Oceania Komisiono kaj estas aganta peranto de UEA en Nov-Zelando. Mi logxas en Wellington la cxef urbo de Nov-Zelando.
Gwenda Sutton

From:
Gwenda Sutton
12c Herbert Gardens
186 The Terrace
Wellington 6001
New Zealand

Tel: +64-4-473-0847
Fax +64-4-473-0848



------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-->
Small business owners...
Tell us what you think!
http://us.click.yahoo.com/vO1FAB/txzCAA/ySSFAA/GP4qlB/TM
---------------------------------------------------------------------~->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





Je 08:16 ptm 8/7/01 +0200, Roy skribis

>Dear Yahoo! Groups Customer Service,

Roy, cxu vi bonvolos provizi al ni la retadreson, al kiu vi
sendis vian
mesagxon? Kaj eventualan respondon de Yahoo! (se vi efektive
ricevos
respondon)? Antauxdankon!


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Branæetoj nudaj
Antaý æiel' lazura
Lunon a¼uras.

Se vi seræas...
Novelojn,
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
Poemojn,
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/
Recenzojn,
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/


------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-->
Small business owners...
Tell us what you think!
http://us.click.yahoo.com/vO1FAB/txzCAA/ySSFAA/GP4qlB/TM
---------------------------------------------------------------------~->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





Gwenda Sutton skribis:

> Mi forte subtenas la celojn de cxi tiu grupo.

Dankon!

> Cxu la MODERATOR de tiu grupo estas Esperantisto aux nur funkciulo de
> Yahoogroups.com?

Funkciulo de Yahoo ne estus "nur" - "nur" esperantisto administras la liston, bedaurinde.

> Sin prezentado:
> Mi aktivas en ILEI, Oceania
> Komisiono kaj estas aganta peranto de UEA en Nov-Zelando. Mi logxas en
> Wellington la cxef urbo de Nov-Zelando.

Denovan dankon. Vi ankau regas la anglan, estante denaska anglalingvano, kaj oni do povas esperi ke vi eble helpos che anglalingva kontakto kun Yahoo.


Don Harlow skribis:

> Roy, cxu vi bonvolos provizi al ni la retadreson, al kiu vi sendis vian
> mesagxon?

Volante, kvankam mi supozas ke ghi aperis en la kapo de la mesagho: egroups-feedback@yahoo-inc.com.

> Kaj eventualan respondon de Yahoo! (se vi efektive ricevos respondon)?

Same volonte, sed bedaurinde ankorau ne venis iu. Mi certe plusendos ghin al la listo se ghi venos, kaj chiuj kompreneble estas intertempe bonvenaj fari proprajn provojn. Eble konvenas ke telefona provado ne plu indas, char nun la reto de plej taugaj kunlaborantoj pri la afero ne plu estas limigita al homoj loghantaj en tiu regiono.


Roy McCoy





Jen tio kion mi ricevis de Yahoo responde al mia lastatempa mesagho:

*******

Date: Thu, 09 Aug 2001 10:31:52 -0700
To: Roy McCoy <roy@luna.nl>
Subject: Re: Esperanto as Language of Automated Replies
From: eGroups Feedback <egroups-feedback@yahoo-inc.com>
Reply-To: eGroups Feedback <egroups-feedback@yahoo-inc.com>
MIME-Version: 1.0

Hello Roy,

Thank you for writing to Yahoo! Groups Customer Care.

We are committed to providing fast, efficient support for our customers. Please visit our online Help Desk which can be found at:

http://help.yahoo.com/help/groups/

If you do not find the answer you are looking for, click on the most appropriate FAQ and then click on the "No" button at the bottom of the page. You will then have the opportunity to fill out a Customer Care Help Request Form.

By using these forms, we can gather the relevant information needed to better assist you with any questions you may have about Yahoo! Groups.

Thank you for using Yahoo! Groups.

Sincerely,

The Yahoo! Groups Team

Note: Reply to this email if you are unable to access the Internet, and give us a detailed question or description of any problems you are experiencing. We will respond as soon as possible.

Regards,

Yahoo! Customer Care

*******

Mi iros kaj metos mian saman mesaghon en la supre menciitan formularon -sed shajnas ja senespere, char estas neniu promeso pri efektiva respondo, ech male. "By using these forms, we can gather the relevant information" = "Uzante tiujn chi formularojn, ni povas arigi la rilatajn informojn". Do, nenioma persona atento, shajne.

Roy McCoy





Estimataj,

Mi jhus ricevis mesaghon de franco kiu ricevis inviton al la listo uea-membroj kaj chagrenighis char parto de la invita mesagho estis en la angla. Mi certe bedauris tion, sed kiel la anoj de tiu chi listo scias, ne eblas uzi Esperanton kiel oficialan lingvon de automataj respondoj che Yahoo, malgrau miaj/niaj provoj tiurilate. Mi emis reskribi al la ulo por sciigi lin pri tiuj provoj kaj certigi al li ke parta anglalingveco de la koncerna mesagho estis fakte neevitebla, sed kun tio volis sendi al li ankau la saman tekston kiu estis en la angla, tamen chi-foje en la franca.

Tion mi supozis esti sufiche facile farebla. Chio kion mi devos fari, mi kredis, estis fondi provizoran grupon che Yahoo kun la franca kiel la lingvoj de ghiaj automataj respondoj, sendi anigh-inviton al mi mem che alternativa adreso, kaj tiam mi havos la tekston. Sed ve, shajne okazis grava shangho che Yahoo. Mi povis elekti la francan kiel precipan lingvon de la nova grupo, sed ne plu kiel lingvoj de automataj respondoj. Nun aperas tie informo, ke la elektita cheflingvo havas neniun influon sur la enhavon au formaton de mesaghoj.

Shajnas, do, ne nur ke Yahoo ne akceptas Esperanton kiel lingvon de automataj respondoj, sed ankau ke ghi eliminis chiujn krom la angla!

Mi tre aprezus se Don Harlow au iu alia kontrolus por konfirmi chu au ne tio estas efektive okazinta. Se jes, kaj ekzistas neniu rimedo kontrau ghi (krom ne uzi la servon), ni kredeble devus malfondi tiun chi liston, kiu ne plu havas sencon - char ekzistas neniu shanco atingi ghian celon.

Ghis?

Roy McCoy





Je 10:24 ptm 9/8/01 +0200, Roy skribis

>Shajnas, do, ne nur ke Yahoo ne akceptas Esperanton kiel lingvon de
>automataj respondoj, sed ankau ke ghi eliminis chiujn krom la angla!
>
>Mi tre aprezus se Don Harlow au iu alia kontrolus por konfirmi chu au
>ne tio estas efektive okazinta. Se jes, kaj ekzistas neniu rimedo kontrau
>ghi (krom ne uzi la servon), ni kredeble devus malfondi tiun chi liston,
>kiu ne plu havas sencon - char ekzistas neniu shanco atingi ghian celon.

Nu, vi konvinkis min. Mi jxus trovis telefonnumeron (unusolan) por Yahoo!, apud San Jose, kaj mi provos telefoni al ili lundon. Tamen, ili evidente tre zorge kasxas sin de la ekstera mondo (la telefonnumeron mi trovis sur pagxo sxajne intencita cxefe por reprezentantoj de la gazetaro, ne por ni malgravuloj), do mi povas garantii neniun rezulton pli trafan ol tiujn, kiujn jam atingis Roy per sia laboregado. Povas esti, ke mi simple pasigos la matenon sidante kun auxskultilo cxe la orelo auxskultante trankviligan muzikon gxis fine iu malkonektos min ...

Alia ebleco, kompreneble, estas veturi al ili, stari antaux la skribtablo de iu sekretario, kaj plendegadi gxis iuj eljxetos min ... Eble poste mi tion provos.


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Branæetoj nudaj
Antaý æiel' lazura
Lunon a¼uras.

Se vi seræas...
Novelojn,
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
Poemojn,
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/
Recenzojn,
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/


------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-->
FREE COLLEGE MONEY
CLICK HERE to search
600,000 scholarships!
http://us.click.yahoo.com/47cccB/4m7CAA/ySSFAA/GP4qlB/TM
---------------------------------------------------------------------~->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





Donald J. HARLOW skribis:

> Mi jxus trovis telefonnumeron (unusolan) por Yahoo!,
> apud San Jose, kaj mi provos telefoni al ili lundon.

Multan dankon, kaj certe chiuj - ankau en la IM- kaj UM-listoj -tre shatus audi raporton pri eventualaj eltrovoj viaj. Mi mem tamen estas tute senespera pri la afero, char mi flaras plene definitivan decidon, tre konscie faritan kaj ni-kiuj-ne-shatas-ghin-povas-iri-al-la-diablo. Mi ankau timas esti mem iugrade kontribuinta al la koncerna misdecido, per la pluraj petoj por ioma kunlaboro rilate al Esperanto. Kvankam la kvanto da laboro che ilia flanko ja estintus minimuma en la kunteksto de sistemo en kiu aliaj lingvoj estus regule aldonataj, ankau imageblas ke tia sistemo fakte ne ekzistis, kaj ke ni sukcesis nur atentigi ilin pri tio kaj tiumaniere instigis ilin rezigni entute pri la uzado de aliaj lingvoj ol la angla. Estas same lamentinde chiuokaze.

> Alia ebleco, kompreneble, estas veturi al ili, stari antaux la skribtablo
> de iu sekretario, kaj plendegadi gxis iuj eljxetos min ...

Amuzan eljheton. :-(

Roy





Kara Roy,

en via lasta mesag^o mesag^o (SPT.09) al [individuaj-automataj] vi malespere skribis:

> Mi mem tamen estas tute senespera pri la afero, char
> mi flaras plene definitivan decidon, tre konscie faritan kaj
> ni-kiuj-ne-shatas-ghin-povas-iri-al-la-diablo.
> ke tia sistemo fakte ne ekzistis, kaj ke ni sukcesis nur
> atentigi ilin pri tio kaj tiumaniere instigis ilin rezigni
> entute pri la uzado de aliaj lingvoj ol la angla.

Nur hodiau^ mi sukcesis legi la tutan mesag^aron, kaj kvankam pri Esperanto mi povas nenion aldoni je tio dirita de Renato (ankau^ mi, kiel grupestro, plurfoje proponis al la administristoj, la uzon de Eo por la listroboto, kun nula rezulto), tamen mi havas alian sperton pri la neanglaj etnolingvoj.

La nuna Yahoo!-grupa sistemo (kien la "eGroups" migris) funkcias jene. Ili havas en la mondo dudekon da landaj (au^ landaraj) retejoj (IT, FR, ES, DE, DK, NI, SE, UK, ...., BR, CN, ...) kun adresoj kiaj: http://it.groups.yahoo.com Se vi kreas diskutgrupon en iu el tiuj landaj ejoj, tiam au^tomate la listroboto uzos la lingvon de tiu land(ar)o por siaj au^tomataj mesag^oj.

Mi j^us kontrolis en kelkaj landoj, kaj trovis almenau^
25 grupoj en FR
8 en DE
5 en IT
ktp.

Krome, plu restas ankau^ la plej uzata "internacia" retejo
http://groups.yahoo.com
memkompreneble anglalingva.

Kie ajn vi kreis la grupon, vi povas vidi g^in ankau^ de alilandaj retejoj.

Supozeble, lau^ la dirita arang^o, por enkonduki nian karan lingvon, ni devus konstruigi nian apartan pordegon. Sed imageble la konstruo de tiaj landaj rertejoj (eble "pordegoj") evidente, kiel vi skribis, sekvas merkatajn regulojn ....

Evidente la ekzisto de c^inuja (kaj de alia c^inlingva) pordegoj, aludas al la merkata estontumo.

Do c^u per tio la malespero malpliig^u?? Mi dubas, sed mi volis montri ke ec^ la Yahoo-mondo ne unulingvig^is!!

amike, mau^ro

------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-->
Get your FREE credit report with a FREE CreditCheck
Monitoring Service trial
http://us.click.yahoo.com/Gi0tnD/bQ8CAA/ySSFAA/GP4qlB/TM
---------------------------------------------------------------------~->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





Antau^ momento mi skribis:

>25 grupoj en FR

Legu:
"25 Esperanto-temajn grupojn en FR"
ktp.

pardonu la haston, amike, mau^ro


------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-->
Get your FREE credit report with a FREE CreditCheck
Monitoring Service trial
http://us.click.yahoo.com/Gi0tnD/bQ8CAA/ySSFAA/GP4qlB/TM
---------------------------------------------------------------------~->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





m.latorre@uniroma3.it skribis:

> Ili havas en la mondo dudekon da landaj (au^ landaraj) retejoj (IT,
> FR, ES, DE, DK, NI, SE, UK, ...., BR, CN, ...) kun adresoj kiaj:
> http://it.groups.yahoo.com
> Se vi kreas diskutgrupon en iu el tiuj landaj ejoj, tiam au^tomate la
> listroboto uzos la lingvon de tiu land(ar)o por siaj au^tomataj mesag^oj.

Estus bone se la Esperanta Civito povus taugi por tia afero, chu ne? Chiukaze multan dankon pro via aprezata informo pri la ne-tute-unulingva situacio che Yahoo. Kvankam estas certe ke Yahoo faras lingvajn retejojn lau merkataj konsideroj, restas tamen ech pli vershajne ke ekzistas establita proceduro por la kreo de nova retejo, kun la tradukotaj tekstoj arigitaj en iu gvidkajero au io tia. Char ni ankorau estas pretaj fari chion de la necesa laboro, mi ne vidas ke ni devas rezigni pri la celo havi Esperanton kiel unu el la normaj Yahoo-lingvoj. Sed necesas trovi la respondecan ulon - tiun kiu povus ekzemple provizi nin per ekzemplero de la gvidkajero. Don Harlow, bv. reaperi!

Roy McCoy





Kara Roy,

je 23/10/2001 01:16, vi skribis:

>Estus bone se la Esperanta Civito povus taugi por tia afero, chu ne?

Ni estu seriozaj!

>Chiukaze multan dankon pro via aprezata informo pri la ne-tute-unulingva
>situacio che Yahoo. Kvankam estas certe ke Yahoo faras lingvajn retejojn
>lau merkataj konsideroj,

Jes.
Sed krom la landaj retejoj (Francujo, Britujo, Hispanujo, Japanujo, Koreujo, C^inujo, Hindujo, ...) ekzistas 1 landara (Azio) kaj 2 lau^lingvaj (Yahoo hispanlingve kaj Yahoo c^inlingve). Nia povas celi al "Yahoo E-lingve".

>restas tamen ech pli vershajne ke ekzistas
>establita proceduro por la kreo de nova retejo, kun la tradukotaj tekstoj
>arigitaj en iu gvidkajero au io tia.

Certe ekzistas. La probemo estas nur atingi la politikan volon.

>Char ni ankorau estas pretaj fari
>chion de la necesa laboro, mi ne vidas ke ni devas rezigni pri la celo
>havi Esperanton kiel unu el la normaj Yahoo-lingvoj.

Mi konsentas, ke ni ne jam rezignu!

>Sed necesas trovi
>la respondecan ulon - tiun kiu povus ekzemple provizi nin per ekzemplero
>de la gvidkajero. Don Harlow, bv. reaperi!

Jes, sed mi supozas tiu kiu povas liveri la gvidkajeron bezonas superan decidon, por starigi E-lingvan retejon. Tamen indas serc^i la g^ustajn homojn kaj kontakti ilin.

amike, mau^ro



------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
---------------------~-->
FREE COLLEGE MONEY
CLICK HERE to search
600,000 scholarships!
http://us.click.yahoo.com/Pv4pGD/4m7CAA/ySSFAA/GP4qlB/TM
---------------------------------------------------------------------~->

To unsubscribe from this group, send an email to:
individuaj-automataj-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/





Estimataj,

Per tiu chi mesagho mi anoncas la malaperigon de la listo individuaj-automataj, al kiu vi membrighis. Se iu au iuj iam volos starigi alian liston por la celo provi trakti kun Yahoo pri la uzado de Esperanto, tio eblos, kaj mi chiukaze kunsendas nun tekstdosieron kun chiuj mesaghoj kiuj aperis en la listo.


Bondezire salutas

Roy McCoy
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic
    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 3 comments