Chuck SMITH (amuzulo) wrote in esperanto,
Chuck SMITH
amuzulo
esperanto

TEJO-Aktuale

Jen la enhavo de TEJO-Aktuale kiun mi eĉ verkis. Ĝi estas ĉiu-semajna bulteno en Esperanto pri ĉio kiun oni povas fari esperante. Mi pensis ke kelkaj el vi interesiĝus... mi nur kopias ĉi tien unufoje, do bonvolu aboni mem se vi ŝatus daŭre ricevi ĝin! (Kaj vi ja ŝatus, ĉu ne?) ;-)



T E J O - A K T U A L E        N-ro 111 (19 majo 2003)


Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
http://www.tejo.org



1. IJK 2004 EN RUSIO
2. TREJNSEMINARIO PRI LA PROJEKTO INTERKULTURO
3. OFICIALA LANCHO DE LA TEJO-VIKIO
4. SENPAGA PARTOPRENO EN IJS - PREMIO MELINDA
5. CHI-JARE ESPERANTO BRETONOS - PLUEZEK
6. CHI-JARE ESPERANTO BRETONOS - FESTO
7. CHI-JARE ESPERANTO BRETONOS - BRETONA BUBADO
8. SCIIGU VIAJN AMIKOJN PRI TEJO-AKTUALE






1. IJK 2004 EN RUSIO


Pasintsemajne, la estraro de TEJO oficiale akceptis inviton de Rusia
Esperantista Junulara Movado (REJM) gastigi IJK-60 (somero 2004) en Rusio.
Gerusoj jam trovis ejon por IJK kaj kreis provizoran pagharon de la
arangho che http://www.tejo.org/rejm/ijk. La plej gaja (lau la gerusoj)
E-junulara arangho okazos meze de julio, 2004.



2. TREJNSEMINARIO PRI LA PROJEKTO INTERKULTURO

Inter la 2a kaj 7a de augusto 2003, paralele kun ILEI-konferenco, en
Orestrand, Svedio, okazos trejnseminario por ontaj grupgvidantoj kaj
partoprenantoj en la projekto Interkulturo. restadkostoj kaj laubezone
parto de vojaghkostoj estos kovritaj por chiuj partoprenantoj. estas nur
10 lokoj kaj limdato por alighoj estas la 15a de junio. pliaj informoj
kaj alighilo trovighas che http://www.interkulturo.net/seminarioj. bonvenon!"



3. OFICIALA LANCHO DE LA TEJO-VIKIO

Chi-semajne, ni lanchis la TEJO-Vikion, libere redaktata komuna retejo
por kunlabori pri diveraj projektoj. En la vikio, oni povas trovi
informojn pri 7 landaj sekcioj de TEJO (se via lando ne estas tie, bv.
enmeti), la "oficialuloj" de TEJO, kaj oni povas enmeti detalojn pri sia
projekto por serchi kunlaborantojn. Se vi havas demandojn, bonvolu
skribi al oficejo@tejo.org. http://www.tejo.org/vikio



4. SENPAGA PARTOPRENO EN IJS - PREMIO MELINDA

Danke al la gepatroj de Szekeres Melinda kaj Fondajo Esperanto ekde 2001
ekzistas eblo por kelkaj personoj partopreni IJS-n senpage au signife
rabatite. Memore al Szekeres Melinda forpasinta en 2001 la gepatroj
fondis "Premion Melinda", per kiu ili deziras subvencii IJS-partoprenon
de gejunuloj el B-landoj. Por juste aljugi la premion Fondajo Esperanto
anoncas konkurson. Pliaj detaloj: http://www.esperanto.hu/hej



5. CHI-JARE ESPERANTO BRETONOS - PLUEZEK

En la nun famaj 7-aj Internaciaj Renkontighoj de Pluezek (norde de
Bretonio), vi povos unuflanke plibonigi chiumatene vian Esperanto-nivelon
per chia-nivelaj kursoj far altkvalitaj geinstruistoj, kaj estos ech
kurso por formi novajn instruistojn. Aliflanke, vi tie ghuos chiam buntan
programon kun diversaj atelieroj (teatro, hhorkanto, jogo, komputiko),
turismaj ekskursoj en tiu belega regiono kaj kompreneble tre simpatiaj
vesperoj (bretonaj dancoj, maristaj kantoj, spektakloj, ktp.)! Tiu
Esperanto-stagho, kiu chiujare kunigas chirkau 150 homojn, okazos de la
16-a ghis la 23-a de augusto 2003.
Pliaj detaloj: http://www.plouezec.fr/esperanto.html



6. CHI-JARE ESPERANTO BRETONOS - FESTO

Tuj post Pluezek, okazos en la sama urbo kaj dum la sekvanta semajno
FESTO (atentu pri tio, ke la datoj kaj lokoj iom shanghighis : FESTO
okazos de la 23-a ghis la 30-a de augusto 2003 en la urbeto Plouezec
[Pluezek], apud Paimpol). FESTO estas la renkontigho organizata de la
franca junulara Eo-asocio JEFO. Ghi chiujare okazas aliloke en Francio,
kaj post la Greziljona kastelo pasintjare, ghi chi-somere decidis lokighi
Bretonie inter 2 aliaj Esperanto-eventoj. La chi-jara temo de FESTO estos
kelta kulturo, ghuste pro la kelteco de la regiono Bretonio, kaj vi do
povos tie malkovri ankau la keltajn etoson kaj gastronomion!
Pliaj detaloj: http://festo2003.free.fr




7. CHI-JARE ESPERANTO BRETONOS - BRETONA BUBADO

Fine, nur 2 tagojn post FESTO, komencighos la Bretona Bubado (de la 1-a
ghis la 7-a de septembro 2003, en suda Bretonio ch. 150 km for de Pluezek).
Tiu nova Esperanto-arangho estas organizata de la kreintoj de la Skota
Semajno, kunlabore kun JEFO kaj JEB (la brita junulara Eo-asocio).
Senstrecha programo che natura pejzagho kun subtenda au liberaera
dormado... Pliaj detaloj: http://www.bretonabubado.org




8. SCIIGU VIAJN AMIKOJN PRI TEJO-AKTUALE

Kio okazas?! Kiel vi vidas, nun venas la plej aktiva tempo de la jaro por
esperantumado. Chu viaj esperantaj amikoj scias pri la plej aktualaj
okazajhoj en Esperantio? Eble ili volas esti informitaj, sed ne volas havi
retposhtkeston tuteplene de esperantaj mesaghoj. Helpu nin informi aliajn
pri la eblecoj uzi Esperanton. Plusendu chi tiun mesaghon al e-amiko au
ligu al http://www.tejo.org/tejo-aktuale en via retpagharo!



TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html.
La arhhivo: http://www.tejo.org/tejo-aktuale.
Por aboni sendu mesaghon al majordomo@esperanto.org kun la enhavo:
subscribe tejo-aktuale
Informojn kaj komentojn sendu al tejo-aktuale-red@esperanto.org.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli.
Tiun chi numeron redaktis Chuck Smith kaj Giuseppe Castelli.
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic
    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments