glebo_lj (glebo_lj) wrote in esperanto,
glebo_lj
glebo_lj
esperanto

Avo Flo rememoras...

Ĉi babilo okazis oktobre del' 2003 perretpoŝte, bezone al "La Ondo De Esperanto" (la kastrita versio aperis en la n-ro 109). Oni prave nomus min fibremsulo, sed pli ol 5-jara sklerozo ne senaktualigis la valoron de suba dokumento pri la unuaj paŝoj de E-roka sceno.



GLEBO MALICA. Do, kiu estas Floréal Martorell kaj kio instigis lin Esperanto-rokumi?
 
FLORÉAL MARTORELL. Mi naskiĝis en Francio la 10-an de oktobro 1956, miaj gepatroj luktis kontraŭ faŝismo en Hispanio de 1936 ĝis februaro 1939, kaj de tiam ili rifuĝis en Francion. Dum lia restado en la francaj koncentrejoj (Argeles, St. Cyprien), mia patro eklernis Esperanton dum iom da tempo, sed poste forlasis pro la cirkonstancoj (la labor-kampo [koncentrejoj] en Francio dum la dua mondmilito). Dum mia adolesko mi interesiĝis pri muziko, vizitante ofte koncertojn de la iamaj bandoj francaj (MAGMA, POTEMKINE, GONG, ANGE, ATOLL, Jacques Higelin, LITTLE BOB STORY, TRUST, ktp...) kaj de eksterlandaj (THE WHO, PINK FLOYD, MAHAVISHNU ORCHESTRA, GENESIS, VELVET UNDERGROUND/Lou Reed, CAN, TANGERINE DREAM, Klaus Schulze, SANTANA, KING CRIMSON, TALKING HEADS, Nina Hagen... ktp.).
 
En 1973 mi politike konsciiĝis kaj partoprenis gravajn strikojn, okazintaj tiam en la gimnazioj kaj universitatoj, aktivis en liberecana, kontraŭmilitista kaj kontraŭatomenergia movadoj. En tiuj 70-aj jaroj ankaŭ okazis muzika revolucio de punko kaj siaj tendencoj kun la naskiĝo de SEX PISTOLS, THE CLASH, pli poste RAMONES kaj aliaj... Tiu muziko ankaŭ havis influojn en alternativaj movadoj...
 
En 1976 mi fuĝis el Francio por ne militservi kaj iris al norda Eŭropo (Belgio, Nederlando, Germanio, Danio kaj Svedio), en tiu longa ekzilvojaĝo mi renkontis tre interesajn homojn el alternativaj movadoj, inter ili la esperantiston en Nederlando (Groningen). La ideo de tiu lingvo, kvankam utopia, ekĉarmis min, kaj mi decidis, ke kiam okazo sin prezentus, mi eklernus ĝin! Mi loĝis kaj laboris dum du jaroj en Kopenhago kaj tie vizitis ofte koncertojn kaj festivalojn (i.a. ROSKILDE).


En 1980/81 mi revenis en Francion, okazis politika ŝanĝiĝo (soci-demokratoj gajnis la balotojn kaj estis amnestio).


Kiam mi rehejmeniĝis kune kun mia tiama kunulino brazila Tania (ni renkontiĝis en Danio), miaj gepatroj emeritiĝis kaj forlasis la aktivadon en la farmo, tiam mi tuj saltis sur la okazon kaj komencis aranĝi la ejojn de la farmo, por starigi kaj organizi specon de kultura centro, por fari muzikon kaj aliajn kulturajn aktivecojn... Tre rapide la informo disvastiĝis en muzika medio de Tuluzo kaj post kelka tempo la ejoj fariĝis muzikekzercejoj, ĉar nenio ekzistis en Tuluzo kaj la rokbandoj havis neniujn lokojn por ekzerciĝi. Tiel unuafoje mi konatiĝis kun JoMo, kiu estis la basgitaristo de la bando LES DIAM'S! Tiel mi starigis la asocion CAM (Muzika Asocia Kolektivo). Dum 7 jaroj mi estris CAM, organizante rok-koncertojn ĉiustilajn, kunlaborante en festivaloj, farante interŝanĝojn kun hispanaj kaj svisaj bandoj, produktante artistojn, eldonante magazinon, starigante rok-reton en la regiono, organizante radio-elsendojn por lokaj rokbandoj, ktp...


Estis vere ege aktiva periodo kaj, krom mia kunulino Tania, ankaŭ laboris teamo de 6 personoj. Mi faris tiun laboron tute propravole kaj senpage, dumtage laboris kiel elektristo.


Post 7 jaroj da ege aktiva laboro, rokmuziko en Tuluzo estis ja agnoskita, pluraj lokoj por koncertoj malfermiĝis, aliaj muzikekzercejoj stariĝis, ktp... Mi sentis, ke la afero fariĝus rutina, kaj mi laciĝis en ĉiuj sentoj de la vorto. Ankaŭ Tania kaj mi disiĝis, kaj en septembro 1987 mi forlasis CAM.


En junio 1987 hazarde mi eksciis, legante gazeton, ke karavano de Esperanto-biciklistoj traveturis Tuluzon, por atingi la jubilean kongreson de Esperanto en Varsovio, kaj estis akceptitaj de lokaj Esperanto-asocioj en la urbodomo. Diable, mi miris! Tiu lingvo, kiun eklernetis mia patro, kaj kiun parolis tiu nederlanda liberecano, finfine ankaŭ vivis en Tuluzo!


Tiu sennacieca lingvo tute kongruis kun miaj ideoj kaj estis por mi -- venis ja la tempo por lerni ĝin!!!


Mi volis fari ion novan: eliri la rutinon kaj ankaŭ el la kaĉo de CAM...


Tiam mi ekserĉadis la tuluzajn esperantistojn kaj trovis ilin dank' al RADIO LIBERTAIRE (Liberecana Radio) en Parizo, kiu faris Esperanto-radio-programon.


Mi tuj eklernis la lingvon, aliĝis al diversaj kursoj kaj renkontiĝoj internaciaj. Sufiĉe frue mi konstatis, en kiu stato estis muzikkultura aspekto de rokmuziko Esperanta. Tre rapide mi akiris firman konvinkon, ke necesas fari ion por pliriĉigi kvalite kaj kvante Esperanto-rokmuzikon, tio fakte rapide okazis, kiam mi komencis fari la radioprogramojn ĉe radio FMR (ekzistis nur la kasedoj de AMPLIFIKI kaj de PERSONE!).


Tiam mi decidis alporti por Esperanto miajn spertojn pri rokmuziko, akiritajn dum mia esto en CAM, kaj tiel naskiĝis EUROKKA -- "Esperanto-Rok-Asocio", kiu nuntempe estas pli larĝa, ol nur roko, pli bone estus "Esperanto-Muzik-Aktuala Asocio".
 


GLEBO. Ha!! Vi vidis propraokule VELVET UNDERGROUND kaj CAN?! Feliĉulo...
 
FLO. Ha jes, estis bela epoko! Sed bedaŭrinde mi maltrafis koncerton de RAMONES!




GLEBO. Ĝuste dum via ekagado en FMR, okazis iom malklara kaj mistera malkovro de LA BLEKA FORFIKULO KAJ SIAJ ORELBORISTOJ. Ĝi aspektas kiel ŝerctrompo; iuj eĉ opinias, ke VI estas tiu Forfikulo (aŭ almenaŭ iu el la Orelboristoj). Bonvolu malkaŝi ĉi-historion.


FLO. Hej, vi volas ĉion scii, sed, amiko, estas aferoj, kiujn mi ne povas malkaŝi kaj tiu estas unu el ili! Mi estas la gardisto de tiu sekreto kaj mi faris promeson, kvazaŭ pakton! Sed mi povas diri tion al vi... LA BLEKA FORFIKULO KAJ SIAJ ORELBORISTOJ krom demo, kiun ili sendis al nia FMR redakcio en 1989, ankaŭ faris etan koncerton en Tuluzo en 1991 aŭ 1992! Unusola koncerto okazis tiel kaŝe, ke neniu sciis, ke tiam ludis LA BLEKA FORFIKULO KAJ SIAJ ORELBORISTOJ, eblas diri, ke pro mia helpeto kaj partopreno, mi estis unu el la orelboristoj, sed ne pro la muzikbruo, sed nur pro la subteno, kiun mi alportis. Mi neniam diris tiom pri tiu mistifika bando, kaj vi povus torturi min... vi ne scios pli!
 


GLEBO. Tamen vi restas verŝajne la unusola posedanto de ilia demo "Rajdante Harley". Ĉu neniam emis eldoni ĝin?


FLO. Vi ja scias, ke VINILKOSMO havas postulojn kaj kriteriojn pri kvalito (teknika kaj arta), kaj tiu demo ne havis la unuan, pri la dua mi ne parolu...


Tiu projekto estis, laŭ mi, sen estonto, ĉar la Forfikulo mem ne kredis je ĝi (laŭ mia opinio). Efektive, se la Forfikulo estintus prilaboranta la projekton kaj estus surbendiginta en studio, ke la rezulto estintus teknike akceptebla -- tutcerte ĝi estintus la unua subgrunda produktaĵo, aperinta ĉe VINILKOSMO (kaj en Espio), rabante tiel de PIĈISMO sian unuan lokon! 


Ni tamen konservas tiun demon kiel historia verko de la plej frua subgrunda Esperanto-muziko. La aŭskultantoj de RADIO FMR siatempe havis la ĝojon aŭskulti ĝin kaj tiamaj subgrunduloj kaj alternativaj rokuloj alte aprezis la albumon.


 


GLEBO. Bone... Ni parolu pri kvalita muziko. Rakontu do pri la unua eldonaĵo de VINILKOSMO, pri tiu historia vinildisketo AMPLIFIKI/LA ROZMARIAJ BEBOJ, kiu aĉeteblas ĝis nun (sufiĉe etpreze). Kiel ĝi efektiviĝis, de kie venis mono, kiomas la eldonkvanto, kiamaniere ĝi registriĝis ktp...?


FLO. Huff, tio estas longa historio kaj por ke vi ĉion komprenu, mi devas klarigi sufiĉe longe antaŭ la apero de la unua kompildisketo.


Kiel mi jam diris, ni ekis radio-elsendojn ĉe RADIO FMR pri Esperanto sufiĉe frue, en 1988 tio datumas de la kreiĝo de EUROKKA. Ni komencis pere de malmultegaj muzikoj, ekzistantaj tiam... mi havis ĉefe kasedojn kaj vinilajn diskojn: AMPLIFIKI "Tute Ne Gravas", PERSONE "62 Minutoj", diversajn kasedojn de EDISTUDIO kaj LF-KOOP, Ĵak le Puil, Gianfranco Molle, Marĉela, Suzana, Veselin Damianof, Joelle Rabu, Max Roig Carrouge, Nikolin'... ktp. Do, kiel vi rimarkas, estis ege malmulte da rokmuziko kaj ĉefa tendenco de la radiostacio estas roko, pli orientita al la alternativa. Do mankis tiaspeca muziko kaj mi kruele sentis tiun mankon, tial mi pensis, ke unue serĉu kio ekzistas kaj due instigu novajn bandojn kanti en Esperanto, tiam alvenis la demo de LA BLEKA FORFIKULO, kiu por kelka tempo savis min... En tiu epoko ni lanĉis radio-konkurson por scii, ĉu ni estis vere aŭskultataj, kaj por vidi, ĉu estis reala intereso pri Esperanto... La demando estis: kiu kreis Esperanton, en kiu jaro kaj el kiu lando...


Kompreneble ni jam en antaŭaj elsendoj komentis kaj parolis pri la historio de Esperanto, do facilaj demandoj. La premioj estis poŝvortaretoj, kaj ĉefa premio estis lernolibro, eldonita de SAT kun la kasedo. Pluraj homoj respondis sukcece kaj la unua, kiu gajnis, estis Jean-Marc Leclercq (Esperanta nomo JoMo), mi ĝojis revidi lin, li ekzercadis en niaj ekzercejoj dum pluraj jaroj kun LES DIAM'S. Tiam li estis basisto/kantisto de ROSEMARY'S BABIES, ankaŭ li ludis kun ina bando QUEEN BEES kaj ankaŭ prezentis solspektaklon subnome de "L'Evade d'Alcatraz" (La Fuĝinto De Alcatraz)"Jazbull"... fano de muzikoj de la 60-aj jaroj kaj de THE CLASH, sursceneje li ludis bason ĉe la genuoj, kiel Joe Strummer...


Monaton post la gajno de tiu premio, JoMo kontaktis nin kaj proponis veni dum la elsendo por fari surprizon... Ni invitis, li venis kun gitaro kaj ludis sian unuan Esperanto-kanton rekte en la radio. Kompreneble mi ne maltrafis la okazon aligi JoMo-n al EUROKKA kaj kunlaboradi... JoMo daŭrigis lernadon de la lingvo kaj faris aliajn titolojn, kiujn prezentis dum niaj elsendoj vive. Pasis iom da tempo kaj la novaĵo pri apero de JoMo atingis Parizon, kaj en junio 1988 la Pariza Esperanto-Kultura Festivalo kontaktis EUROKKA-n por inviti JoMo-n. Ni kune veturis al Parizo trajne (mi portis lian amplifilon) kaj tie li faris sukcesan koncerton... Estis okazo ankaŭ por konatiĝi kun diversaj aliaj artistoj, kiuj ankaŭ koncertis, tiel ni renkontis Aaron Koenig de LA MONDANOJ, kiu tiam brazilumis, Roman Bura, Aline Boulet kaj Isabelle Rome de AMPLIFIKI, Ĵak Le Puil, ktp...


Kun ĉiuj mi faris intervjuojn por la radio-programo de FMR, kompreneble kun ĉiuj ankaŭ mi parolis pri EUROKKA kaj ekkomencis naskiĝi planoj, ktp... Bonega unua kontakto kun Esperanto-kultura mondo!


Reveninte en Tuluzon, ni ja pensis pri diversaj projektoj... Unue, JoMo enkondukis Esperanto-kantojn en lian bandon ROSEMARY'S BABIES, kaj ni faris varbkampanjon por informi pri ekzisto de EUROKKA en Esperantio, por tio mi iros al pluraj renkontiĝoj kaj kongresoj...


Kun Jomo ni partoprenis IJK-on en Kerkrade, kie ni renkontis ĵus eldonitajn bandojn TEAM' el Slovakio, KAJTO, kiu revoluciigis Esperantion pere la unua KD, TBC el Hungario, AMPLIFIKI, PERSONE, muzikistojn de la nuna kataluna bando KAJ TIEL PLU (Xavier Rodon, Joan Maria "Jomo" la flutisto), Nikolin', Saskia Veen... ktp. Por EUROKKA tiu kongreso estis vere fruktedona. Mi organizis EUROKKA-kunvenon por prezentiĝi kaj lanĉi aktivan kunlaboradon, en kiu partoprenis diversaj rokbandoj, eĉ estis Kim Henriksen de nuna ESPERANTO DESPERADO, kaj eksa AMPLIFIKI-ano, kaj kompreneble JoMo.


Post IJK ankaŭ EUROKKA partoprenis IMUR-on, Internacian Muzikan Renkontiĝon, okazintan en Ostrava (Ĉeĥio), JoMo kaj aliaj membroj de EUROKKA kunveturis tien.


Reveninte al Tuluzo, ni lanĉis la projektojn por starigi diskeldonejon kaj rok-fanzinon.


Dum EUROKKA-kunveno en Tuluzo, en kiu partoprenis francaj membroj de EUROKKA, estis kreita la diskeldonejo VINILKOSMO, kies nomon trovis JoMo, kaj la rok-fanzino ROK-GAZET', kiun Aline Boulet de AMPLIFIKI fariĝis ĉefredaktorino. Tiam estis planita kaj organizita la unua kompilo kun AMPLIFIKI kaj LA ROZMARIAJ BEBOJ. En novembro 1989 alvenis en Tuluzon AMPLIFIKI, por surbendigi en la STUDIO MARIA ET (8 traka studio de Max Bale, kiu fariĝis poste STUDIO STANSY), kie ili surbendigis du titolojn por la kompil-disketo de VINILKOSMO kaj la kasedalbumon "Esperanto Ne Konas Landlimojn". La du titoloj por la kompildisketo ne troviĝas sur la kasedo "ENKL", temas pri "Mi Volas Ŝin" kaj "Estas Tiel". Siaflanke decembre 1989 kaj januare 1990 JoMo preparis albumon kun LA ROZMARIAJ BEBOJ en la 16-traka studio LA COURT DES MIRACLES (La Mirakla Korto) kaj profitis la okazon por surbendigi du kromajn titolojn ("La Kanto De La Kavernulo" kaj "En Indiani'") por la projekto de VINILKOSMO. Alia titolo ("Donu Al Mi Pecon Da Ŝtrudel") estis ankaŭ surbendigita kaj aperis pli poste en la unua albumo de LA ROZMARIAJ BEBOJ ("Klasbatalo"). Printempe de la jaro 1990 ĉio estis finpreta, Kruela Devil desegnis la kovrilon de AMPLIFIKI-a flanko de la disko kaj kreis la logotipon de VINILKOSMO, paralele ankaŭ prepariĝis dank' al la laboro de Aline Boulet la nula numero de ROK-GAZET'. La disko aperis en majo 1990, kvankam parto pretis jam fine de 1989, presite ĉe tuluza firmao SCALEN DISC je 1000 ekzempleroj.


Kiel eblis financi la unuan produktaĵon de VINILKOSMO? Fakte la mono venis el la aliĝoj de EUROKKA-membroj kaj de la trinkejo de la muzikekzercejoj, kiun utiligas la muzikistoj ekzercantaj tie... Grandparte dank' al la neesperantistaj muzikistoj trinkemaj eblis aperigi la diskon, lanĉi VINILKOSMO-n -- la unuan rokeldonejon, kaj ROK-GAZET'-on -- la unuan rok-fanzinon en Esperantio!
 


GLEBO. Ĉu "ENKL" registriĝis en studio? Kiam mi vizitis Jan-on Navratil-on en Teplice, li detale rakontis pri ĉi-tiu frenezega koncerto kaj eĉ aŭdigis ĝin al mi (ĉefe "hejhula"-ojn). Tamen la muziko aspektis ege viva, eĉ iom fuŝa, do mi estis certa, ke la kasedo estas "live"...


FLO. Ne, fakte estis prenitaj la hejhulaoj de Jan... kaj eble pro tio vi pensis, ke temis pri viva kasedo... Estis bona trompo! Post tiom da jaroj mi esperas, ke ne elrevigis vin...
 


GLEBO. Ho, tiu nula numero eksplodis kvazaŭ atombombo, ekmotoriginte multajn gejunulojn rokemajn disde Esperantio... Rakontu kelkajn anekdotojn pri redaktado/eldonado de ROK-GAZET'.


FLO. Do tiu ĉi nula numero estis longa ĝis la finpretiĝo... ĝi estis tajpita per skribmaŝino kaj ĉio estis muntita per tondiloj kaj gluo... kaj kulpis pri ĉio ĉi Aline Boulet. Fotoj de AMPLIFIKI estis faritaj ĉe la studio de VINILKOSMO en Donneville, kaj tiun de la kovrilo mi mem faris okaze de la Tuluza karnavalo... Temas pri LA ROZMARIAJ BEBOJ sur la Esperanto-ĉaro, kaj se vi volas, mi malkaŝas ion pli: zorgis pri la sonsistemo sur tiu ĉaro la Forfikulo! La Esperanto-ĉaro estis tiu, kiu plej etosigis la karnavalon! Ĉiuj homoj postkuris la ĉaron dancante -- estis freneze! Kruela de Ville (Urba Kruela) kontribuis en tiu numero per pluraj desegnoj...


Kiam la tuta ROK-GAZET' estis preta, mi iris al la presejo en Puylaurens, starigita de la punka bando KAMBRONES, tie estis presita la gazeto kaj la teksto-libreto de la vinila kompildisketo, kaj Aline anoncis tiel: "La disketo kaj fangazeto de la 90-aj jaroj! EUROKKA prezentas al vi VINILKOSMO-n kaj ROK-GAZET'-on! 100% rokmuziko!".



GLEBO. Fakte vi muntis ĝin laŭ punka metodo... Sed mi demandis pri diversaj kuriozaĵoj dum la tuta multjara eldonperiodo. Certe vi ricevadis idiotajn mesaĝojn aŭ iujn frenezajn proponojn, do ĉu okazadis io vere priridinda?? Bv. rememori.


FLO. Ne, vere mi ne memoras, se temas pri la nula numero (tio okazis antaŭ 14 jaroj kaj mia memoro jam baldaŭ kadukiĝos), se pri la tuta eldono de ROK-GAZET' -- jes, kompreneble, ni ricevadis multajn aferojn kaj, laŭ mia scio, praktike ĉion eldonis, eĉ la polemikojn de PIĈISMO kaj kontraŭfaŝismajn artikolojn de Fokomelo... Por ĉiu numero estas tuta historio, sed ĉi tie ne sufiĉus loko por ĉion rakonti...


 


GLEBO. Do ni revenu al VINILKOSMO... Laŭ mia sperto, la plej komplika afero por eldonisto estas kompilaĵoj, des pli internaciaj, des pli diversstilaj.


FLO. Do videblas, ke vi estas bone informita ...
 


GLEBO. Vi eldonis kvar, ĉu?
 
FLO. Ne, vi miskalkulis, entute ni eldonis 5 kompilojn:
 
1) AMPLIFIKI/LA ROZMARIAJ BEBOJ, la vinila kompildisketo,
2) "Vinilkosmo-Kompil' Vol.1 & 2", duvoluma KD-kompilo,
3) "Kolekto 2000", 10 voluma KD-kompilo,
4) "Esperanto Subgrunde", KD-kompilo, kuneldonaĵo de LA BLUA PAPILIO (Brazilo)/VINILKOSMO (Francio),
5) "Elektronika Kompilo", KD-kompilo.
 


GLEBO. Rakontu pri specifikoj de Esperanta muzik-scenejo: ĉu ĉiuj bandoj/artistoj ĝuste komprenis pri kio temas, ĉu estis problemoj kun kopirajtoj, ĉu baris longaj distancoj ktp.?


FLO. Estas du specoj de bandoj kaj artistoj en la Espomuzikscenejo: la pure Esperantaj kaj la papagaj. En diversaj kompiloj, kiujn ni produktis, enestas ambaŭ tiaj du specoj... Kompreneble, Esperantaj artistoj tuj kaptis la celon de la kompiloj, por la papagaj ni devis prezenti la aferon, klarigi kio estas Esperanto kaj ĝia sennacieca sinteno... kaj estas klare, ke ĉiuj bandoj kaj artistoj pli aŭ malpli famaj, kiuj kantis papage en niaj kompiloj, faris tion plene konscie kaj subtene al la ideo de Esperanto.


Jes, problemo kun la kopirajtoj estis ĉefe por la plej famaj bandoj: FABULOUS TROBADORS, MASILIA SOUND SYSTEM, Remy Walter, Jacques Yvart, LA ALBURNOJ (LES ALBETTES), EV, LA ROZMARIAJ BEBOJ... Ĉar por ĉiuj tiuj bandoj ni devis havi la rajtojn de la francaj eldonejoj por la titoloj tradukitaj kaj aperintaj en niaj kompiloj. Ĉiukaze ankaŭ ni pagis la aŭtorrajtojn al la aŭtorrajta societo.


Ekzemple, por havi la rajtojn de la eldonejo MERCURY por eldoni la titolon de FABULOUS TROBADORS, aperinta en la dua volumo de "Vinilkosmo-Kompil'", estis bezonata preskaŭ unu jaro, kaj ni preskaŭ devis rezigni pri tiu titolo, sed finfine dank' al la klopodoj de Claude Sicre (unu el la kantistoj), lastminute la eldonejo donis la rajton!


 
GLEBO. Nun vi havas ŝancon reklami viajn ko-diskojn... Priskribu kelkvorte la eldonaĵojn de VINILKOSMO, aparte menciante viajn favoratojn.


FLO. Huf, estas tro multaj albumoj, kaj estus tro longe prezenti la eldonaĵojn de VINILKOSMO... Plej interese estas viziti nian TTT-ejon, kie estas prezentitaj ĉiuj niaj eldonitaj KD-oj kaj ankaŭ multaj aliaj de nia katalogo, sendeblan al tiuj, kiuj ne havas retaliron.


Mi tamen parolos iom pri la lastaj... Temas pri "Sen" -- akustika komplemento de PERSONE (jam en "Povus Esti Simple" kaj "...Sed Estas Ne" anonciĝis tiu flanko kaj emo). Alia estas la "Elektronika Kompilo", unu el la plej bone produktitaj, dank' al la zorgoj kaj kapabloj de Gunnar Fischer, kiu majstre artreĝisoris la projekton. Tiu kompilo montras, ke ankaŭ Esperanto estas aktuala en la muzika mondo kaj disponas pri larĝa muzika panelo, eĉ en la plej avangardaj muzikoj, kaj tion ankaŭ montris mita brumuzika eldono "Esperanto Subgrunde".


Pri tiu ĉi "Esperanto Subgrunde" estas ege eksterordinara bonega memoraĵo! Por festi la aperon de la kompilo, Julio Calegari venis speciale el Brazilo al Tuluzo, por alporti nian stokon de KD-oj kaj partopreni ege aktive en subgrunda festivaleto, kiun VINILKOSMO/EUROKKA organizis en la okupitejo "NEGRENEYS" en Tuluzo (vi povas vidi fotojn en la 10-a ROK-GAZET')!




GLEBO. Pri la Esperanto-studio en Tuluzo... Ĉu vere ajna bastardo povas veni ĉi-tien, kvalite kaj senpage registri sian bruaĉon helpe de spertaj sonreĝisoroj, eĉ tranokti, kuiri, sinlavi, kaki-feki, kondiĉe ke li/ŝi nur estas esperantisto, komponanta kantojn en Esperanto?


FLO. Hej, homo, "bubaĉo", ĉu vi povis kredi tiujn kretenaĵojn? Kiu inventis tion? Do mi nun klare informos pri tiu studio:
 
La studio estas malfermita por ĉiuj, kiuj volas surbendigi demon aŭ albumon, ke ili estu esperantistaj aŭ ne. La studio ne estas senpaga, sed havas tre favorajn tarifojn precipe por Esperantaj bandoj, des pli se VINILKOSMO produktas.


La sonreĝisoro estas Tribulet, li estas tre kompetenta kaj estas pagata por tiu laboro, tio ankaŭ klarigas kial la studio ne estas senpaga... La mono enspezita estas reinvestata en la studion (aĉeto kaj riparo de materialo, konstruo kaj aranĝo de la ejoj).


Efektive estas planita aranĝi lokon por gastigi la muzikistojn, kiuj venas de for por surbendigi, sed tio ankoraŭ ne pretas (mi ankoraŭ ne komencis la laborojn, mi klopodos komenci ilin en 2004), sed ne povas certigi pri la fino (tio dependos de la tempo kaj mono). Laŭ mia ideo, la muzikistoj mem zorgos pri sia restado, estos pluso por la studio, kiam la gastigloko funkcios. Momente la bandoj, kiuj venas de for, devas elturniĝi, irante al hotelo aŭ tendumejo.
 


GLEBO. Ĉu vi ne timas la sorton de PIGO-STUDIO?


FLO. Jes ja, mi volas eviti tiun sorton, sed mi pensas, ke la du projektoj ne kompareblas... La studio de VINILKOSMO funkcias, ĉar ĉefe registras plej ofte ne Esperantajn bandojn kaj artistojn. Ĝis nun surbendiĝis tie en Esperanto JoMo, Morice Benin, DĴ Roĝer', kaj nun Ĵak Le Puil... poste estas planata registriĝo de la barcelona bando KAJ TIEL PLU.
 


GLEBO. Ĉu vi mem ludas iun muzikilon en iu bando?
 
FLO. Tribulet estas la drumisto de la bando SKAWAR kaj de la falsaj RAMONES. Mi mem komencis ludi drumaron en 1980, sed forlasis, ĉar estis tro aĉa. Finfine mi ne bedaŭras, ĉar tiel mi investis mian energion por starigi la ekzercejojn kaj muzikstudion!



GLEBO. Do, dankon por la intervjuo!! Finu iel laŭ via gusto...


FLO. Ne dankinde, kaj dankon pro via pacienco aŭskulti kaj legi frenezulon kiel mi...!


Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic
    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 1 comment