realjunesun (realjunesun) wrote in esperanto,
realjunesun
realjunesun
esperanto

Mi ĵus starigis promeson ĉe Promesobanko verki almenaŭ po unu artikolon por la esperanta Vikipedio ĉiutage aŭ po 7 ĉiusemajne. Bonvolu konsideri aliĝi.

Kial?

La esperantlingva Vikipedio estas unu el la plej gravaj iloj por informi homojn pri la ekzistado kaj la kreskado de la Esperanto-movado.

Legante paĝon en sia propra lingvo, homoj tuj vidas ĉu esperanta artikolo pri la sama temo ekzistas. Do, se ni verkas pli da artikoloj por la esperanta Vikipedio, ni ne nur kreas bonegan enciklopedion por esperantistoj, sed ankaŭ Esperanto aperos pli ofte en alilingvaj Vikipedioj kaj pli da ne-esperantistoj ekscios pri Esperanto. Speciale ili vidos ke Esperanto ja ne estas morta aŭ malmoderna, kiel multaj homoj ankoraŭ kredas. La esperantlingva Vikipedio jam enhavas pli ol 55 000 artikolojn kaj tiel estas la 15-a plej granda Vikipedio en la mondo - pli granda ol la indonezia aŭ la araba Vikipedio ekzemple. Sed la ĉefa celo estos havi pli ol 100 000 artikolojn. Kiam la esperanta Vikipedio estas tiel granda, oni dissendos tutmondan gazetaran komunikon pri ĝi kaj atingos eĉ pli da intereso en Esperanto kaj la esperantlingva Vikipedio.

Ĉu vi scias Esperanton sufiĉe bone por kontribui? Ne zorgu, se vi kapablas kompreni ĉi tiun tekston, vi ankaŭ kapablas verki artikolon en Esperanto. Ne forgesu ankaŭ ke aliaj uzantoj povos korekti la artikolon.

Bonvolu aliĝi kaj helpi!
Subscribe

  • Amikumu, apo por trovi esperantistojn apude!

    Mi lastatempe kreis apon por helpi al esperantistoj trovi unu la alian loke! Vi simple malfermas la apon kaj povas vidi esperantistojn apud vi.…

  • Vladimir, hostalo Samovar

    Dum movadanoj babilas, ni laboras. Jen paĝo de la hostalo en populara turisma situo de Rusio -- urbo Vladimir. Baldaŭ la hostalo ankaŭ estos ekipita…

  • Karavano al Seulo: esploru mondon kun ni!

    Karavano el Rusio al Koreio, survoje al UK de 2017 jaro. La Vojaĝo anoncas novan projekton, Karavanon al Seulo por partoprenantoj de planata…

  • Post a new comment

    Error

    default userpic
    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 6 comments