mimohodec (mimohodec) wrote in esperanto,
mimohodec
mimohodec
esperanto

Karavano al Seulo: esploru mondon kun ni!

Karavano el Rusio al Koreio, survoje al UK de 2017 jaro. La Vojaĝo anoncas novan projekton, Karavanon al Seulo por partoprenantoj de planata kongreso. Laŭ anticipa plano ĝi itineros laŭ la fama Trasiberia fervojo (9298 km), la plej longa fervoja itinero en la mondo.



Laŭ baza plano Karavano startos en Sankt-Peterburgo, trapasos nordon de eŭropea parto de Rusio, Uralon, Siberion, vastan azian parton de Rusio preter urboj Vologda, Kirov, Perm, Jekaterinburg, Tjumen’, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ulan-Ude, Ĉita, Blagoveŝĉensk, Ĥabarovsk al Vladivostoko sur la Pacifika marbordo. El Vladivostoko ni veturos al Koreio per pramo aŭ per aviadilo.


Pliaj informoj ĉe: vojagxo.info/karavano-al-seulo/

Tags: esperanto
  • Post a new comment

    Error

    default userpic
  • 0 comments