russ ([info]goulo) wrote in [info]esperanto,

Esperanto versio de Panoramo Racławice en Vroclavo, Polujo

Mi kaj a2na lastatempe tradukis en Esperanton la prezenton en Panoramo Racławice en Vroclavo, Polujo. La traduko estis provlegita de kelkaj alilandaj Esperantistoj, kaj arono bele voĉlegis kaj altkvalite registris ĝin. Nun eblas aŭskulti la priskribon de la circkla pentraĵo pri historia pola batalo en Esperanto. Surprizas nin, ke loka neesperantista amaskomunikilo mencias ĝin kelkfoje, ekzemple sur la ĉefpaĝo de la oficiala urbo retejo estas ligo al:

http://www.wroclaw.pl/m3375/p119195.aspx
Esperanto w Panoramie Racławickiej

Esperanto jest trzynastym językiem, w którym można wysłuchać komentarza o Panoramie Racławickiej.

Od 17 lipca odwiedzający Panoramę będą mogli obejrzeć płótno Styki i posłuchać komentarza w esperanto. W dobie globalizacji i dominacji angielskiego wydawało się, iż ten międzynarodowy język ulegnie zapomnieniu. Tymczasem wielu zwiedzających pytało o możliwość wysłuchania komentarza w esperanto. Stąd inicjatywa Panoramy i wrocławskich esperantystów. Pierwszymi, którzy będą mogli sprawdzić jak funkcjonuje język esperanto w Panoramie będą zapewne uczestnicy 19. Kongresu Chrześcijan Esperantystów, którzy w dniach od 18 do 25 lipca będą obradować we Wrocławiu.

Podczas seansu w Panoramie Racławickiej komentarza można posłuchać w następujących językach: polskim, angielskim, niemieckim, francuskim, włoskim, hiszpańskim, rosyjskim, czeskim, niderlandzkim, japońskim, koreańskim, chińskim i esperanto.


... Do se vi estas en Polujo (ekzemple pro la UK en Bjalistoko) kaj havas ŝancon viziti Vroclavon, venu! :) (Nuntempe nur 3 sonaparatoj havas la Esperanton version, do se 4 Esperantistoj vizitos, povos esti malkonvene... sed granda esperantista grupo povas peti la Esperantan version el laŭtparoliloj por la tuta halo anstataŭ uzi individuan aŭskultilon.)

  • Post a new comment

    Error

  • 3 comments

[info]jan_sewe

August 21 2009, 23:26:40 UTC 2 years ago

Ĉu la Bjalistoka kongreso bonis? Vi ĝin ĉeestis, ĉu ne? Kio aŭ kiu plej plaĉis al vi? Kiom da partoprenantoj ĉeestis?

Aŭ ĉu estis tie tro da homoj por vere bone kongresi (pli ol du mil, mi kredas)?

[info]goulo

August 21 2009, 23:35:01 UTC 2 years ago

Malpli ol 2 mil, sed proksime al 2 mil. Por mi, UK ĉiam bonas. :)

Ĉi tiu UK precipe plaĉis al mi pro teatraĵoj en Esperanto. Kaj la kutimaj aferoj bonis (prelegoj/diskutoj, libroservo, koncertoj, babilado kun amikoj kaj nekonatoj, ktp ktp ktp). Mi ankaŭ tradukis restoracian menuon en Esperanton kaj ricevis senpagan picon tiel. :)

[info]jan_sewe

August 22 2009, 10:27:17 UTC 2 years ago

Por senpaga nutraĵo, ankaŭ mi tradukus ion ajn! :))
Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…