Greg Hewgill ([info]ghewgill) wrote in [info]esperanto,

nia kara frukto

La stelfrukto estas neordinara frukto kiu kulturiĝas en suda Azio. Mi ne aŭdis pri la stelfrukto, ĝis mi eklernis Esperanton! Mi miris ke ekzistas tian frukton.

Alitage, ni aĉetis stelfrukton, kaj pretigis ĝin pro vespermanĝo. Strange, ĝi sentis kaj gustis kiel acida pomo. Malfeliĉe, ĝi ne bone gustis, do ni ne manĝis la tuton. Ni suspektas ke ni nur prenis malmaturan frukton.

Vidu aliajn fotojn, klaku je la bildo.

  • Post a new comment

    Error

  • 14 comments

[info]aindreas

February 2 2006, 04:08:09 UTC 6 years ago

Mi ofte vidas tiun en vendejoj. Sed mi ne konis la nomon ĝis nun, do mi devas provi ĝin!

[info]sxakludant

February 8 2006, 02:37:46 UTC 6 years ago

>Sed mi ne konis la nomon ĝis nun,
cxu nun vi konas la nomon? Cxu la nomo estas "averoo"?
Laux PIV tio (averooj) kreskas en Brazilo kaj Malajzio kaj iliaj fruktoj laux la bildoj similas...

[info]rabiddinosaur

February 2 2006, 04:27:18 UTC 6 years ago

Stelfrukto estas bongustega! Mia patrino aĉetis stelfrukton kiam mi estis tre juna. Tion mi ne manĝis jam de antaŭ dek jaroj.

[info]keiscorner

February 2 2006, 08:17:08 UTC 6 years ago

La stelfruktoj estas populara tropika frukto el Sudesta Azio, kiel mia perkora hejmlando en la Filipinoj. Mi kaj mia familio preskau' neniam mang'as la stelfruktojn, sed ni konas g'in tre bone! ;)

[info]portreto

February 3 2006, 01:28:59 UTC 6 years ago

Carambola

Tiu ekzistas em Brazilo. En mia kora urbo Torixoréu najbaro de miaj gepatroj havas gxian arbon. Cxi tie en Porto Alegre gxi ne estas malofta en vedejoj, tamen cxi tie mi neniam mangxis gxin, nu, mi preferas mangxi senpage kiam mi estas en Torixoréu. Fakte tiu mangxata de vi ankoraux ne estas preta por mangxo, kiam gxi estas dika kaj flava, do gxi estas suficxe dolcxa kaj ne acida. Ne acxetu verdan, acxetu forte flavan frukton, tamen zorgu ke vi ne acxetas putran. En la Portugala gxi nomigxas Carambola!

[info]keiscorner

February 5 2006, 09:09:49 UTC 6 years ago

Re: Carambola

Kiel interesa! En la tagaloga, ĝi nomiĝas 'Balimbíng' (ba-lim-BING). Sed la sama vorto signifas ankaŭ personon nedecidatan!

Hamm... fremda ideo! La stelfrukto estu nia internacia kaj frukta simbolo! :D

[info]lapingvino

February 3 2006, 16:40:11 UTC 6 years ago

Amuze!

[info]sxakludant

February 8 2006, 02:35:24 UTC 6 years ago

mi hazarde trovis en PIV 2005 la vorton "averoo". Laux la bildeto tio estas nomo por tiu frukto..

[info]keiscorner

February 8 2006, 08:59:15 UTC 6 years ago

Fakte, mi verigis kun la vortaro ĉe Lernu.net, kaj ĝi donis "karambolfrukto" kiel ĝia nomo. Hah...

[info]sxakludant

February 8 2006, 09:10:07 UTC 6 years ago

mi kontrolos tiun vorton kaj la radikon "karambol en PIV"

[info]sxakludant

February 9 2006, 02:54:48 UTC 6 years ago

do:
PIV 2005 ne havas ecx iun botanikan sencon de la radiko "karambol" (kaj la artikolo "frukto" ne havas la vorton "karambolfrukto").
Tamen mi ne povas esti certa ke la vorto "averoo" signifas gxuste tiun kreskajxon. Laux PIV la latina nomo de averoo estas Averrhoa kaj gxin oni uzas ankaux por purigi metalojn
Kiel latine nomigxas tiu karambolfrukto?

[info]keiscorner

February 9 2006, 09:01:37 UTC 6 years ago

Laŭ http://www.websters-online-dictionary.org/definition/carambola ĝi vere nomiĝas "karambolfrukto".

Same ĉe ĉi tiu listo: http://www.wordgumbo.com/ar/esp/erespeng.htm

Latine ĝi estas "Verrhoa Carambola." Nu, tiu ne gravas multe. ;) Ĝi estas ĵus nomado de unu frukto ekzotika. ;)

[info]sxakludant

February 10 2006, 09:04:26 UTC 6 years ago

multe pli gravas tio, ke PIV estas oficiala vortaro malsame ol tiuj tute ne konataj vortaroj kiujn vi donis al mi:-)
mi ja komprenus, se vi donis al mi citajxon el Pilger, ReVo, la vortaro de Krause, viaj ligoj estas tute ne fidindaj.

[info]sxakludant

February 9 2006, 06:47:54 UTC 6 years ago

cxu la fotoj de la pagxoj
http://www.gardendigger.com/plants/a/averrhoa_carambola.htm
http://www.cooking-book.ru/library/fruits/karambola.shtml
estas de tiu cxu planto?
Do tio nomigxas esperante "averoo"
Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…