You are viewing the community [info]esperanto

Esperanto's Journal [entries|friends|calendar]
Esperanto

[ website | esperanto.net ]
[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ calendar | livejournal calendar ]

Semajnfinaj eventoj en Harrisburg, PA kaj Berlino! [19 Aug 2011|09:17pm]

amuzulo
Mi ŝatus anonci du eventojn, kiujn mi organizas en du kontinentoj!

Ekzotika Renkontiĝo (9-12 sep 2011) en Berlin, Germanio
Ni manĝos ĉe diversspecaj restoracioj kaj amuziĝos!

Aliĝilo, programo: http://is.gd/ekzotiko
Facebook: https://www.facebook.com/event.php?eid=129376910487245

-

Urba Semajnfino (19-20 nov 2011) en Harrisburg, PA, Usono
Ni simple renkontiĝos neformale por turismi en Harrisburg!

Aliĝilo, programo: http://is.gd/harrisburg2011
Facebook: https://www.facebook.com/event.php?eid=132608450165678

Mi esperas, ke almenaŭ unu el ili estas proksima al vi kaj ke vi povos ĉeesti!
1 comment|post comment

La unua animacia filmo en Esperanto [01 Mar 2011|02:34pm]

traevoli
Finfine animacio ekestas parto de la Esperanta kino!

Cxapeloj, la unua animacia filmo en Esperanto, estas tradicie desegnita sur papero. Kvankam gxi ne havas parolitan dialogon, la sxercoj estas eblaj nur per Esperanto. Bonvolu spekti jene:

http://vimeo.com/19185725

Negxuloj, mia dua 'filmo', estas farita per la softvaro Adobe Flash. Gxi estas iom malpli longa, sed enhavas iom da dialogo. Auxskultantoj de Esperanta radio versxajne rekonos la vocxojn. Por spekti, klaku sur la jena ligilo:

http://vimeo.com/19186147
4 comments|post comment

Reaperis E-forumejo cxe "La 17-a de marto" [04 Feb 2011|12:49am]

vuntean
http://forum.17marta.ru/index.php?board=119.0
Cxi tie auxdeblas Esperanto-kantoj: http://forum.17marta.ru/index.php?topic=5661.0
Alfabeta indikilo: http://forum.17marta.ru/index.php?topic=5659.0
1 comment|post comment

Eksplodo okazis en moskva flughaveno Domodedovo [25 Jan 2011|03:06am]

mimohodec
Eksplodo okazis en moskva flughaveno Domodedovo http://rusio.info/?p=1206
2 comments|post comment

Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 96-a UK [20 Jan 2011|12:41pm]

retumanto
Nun venis la tempo komenci Gazetaran Kampanjon, ĉirkaŭ la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Kopenhago. La ideo. Universala Kongreso nuntempe estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj, kiu aspektas serioze por la ekstera publiko.

Celo de GK estas disvastigi informojn pri la kongreso kaj Esperanto, por pluraj amaskomunikiloj (AK) havu objektivajn informojn, kaj instigi ilin publikigi favorajn informojn pri UK kaj Esperanto ĝenerale. Necesas ankaŭ konsideri, ke nuntempa sistemo de amaskomunikiloj iom ŝanĝiĝis (aperis ekz. retgazetoj kaj blogoj, kies informa influo foje povas esti pli serioza, ol de tradiciaj AK). Universalan Kongreson partoprenas esperantistoj el pluraj landoj, kiuj povas rekte kontakti nacilingvajn AK (eble eĉ estas kunlaborantoj de tiuj) kaj komuniki al ili informojn pri UK kaj Esperanto. Teknika kaj organiza realigo. Por informi pri GK kaj kolekti rilatajn al UK publikaĵojn, videojn, blogaĵojn, radioelsendojn ka. ni kreis specialan paĝon-grupon ĉe Esperanto.com, kiun ni nomis "Informcentro pri GK ĉirkaŭ UK":

http://esperanto.com/gazetara-kampanjo2011

En ĝi eblos trovi variajn informojn pri GK, vidi ĝian progreson, komenti, konsili, kritiki... Ankaŭ daŭre funkcios la sama speciala Google-grupo, rilata al la kampanjo.
post comment

Modereco [10 Jan 2011|07:25pm]

wilhelmina_d
Ni havis multe da spamo antaux nelonge. Mi estas devigita sxangxi la komunumon tiel ke cxiu posteno postulu aprobon. Mi pardonpetas pro ia maloportuneco kauxzata de tio cxi.

Dankon [info]ursego!

Ni havi multa spam antaux ne longe. Mi havos sxangxi komunumo al postuli modereco aprobi cxiu posteno. Mi apologios por ia maloportuna tio cxi kauxzi.
9 comments|post comment

Nova administranto: wilhelmina_d [04 Jan 2011|02:41pm]

amuzulo
Kiel vi eble rimarkis, mi ne tiom aktivas ĉe LiveJournal kiel antaŭe. Se vi ŝatus vidi kion mi faras lastatempe pri Esperanto, vi povas vidi mian novan anglalingvan blogon pri Esperanto ĉe Transparent Language.

[info]wilhelmina_d lastatempe atentigis min pri du spam-afiŝoj, do mi nun administrigis ŝin por ke ŝi povu forigi spamon mem. Mi esperas, ke tio multe helpos la komunumon. Cetere, mi ĵus vidis alian administanton [info]kunar ĉi tie en Berlino kie mi loĝas kaj havis bonan tempon kune. :) Se vi iam volas viziti Berlinon, nepre kontaktu min unue, kaj ni povos fari ion kune...

Feliĉan novan jaron!
12 comments|post comment

Tendaro ĉe Segmaŝino-2011 [27 Dec 2010|10:16am]

mimohodec
29-31 julio 2011 jaro ni invitas vin partopreni la e-tendaron ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, konata internacia civitana forumo, okazonta apud urbo Perm, Rusio. Ĉiuj kunlaborantoj kaj gastoj estas bonvenaj.

Legi pli kaj aliĝi http://rusio.info/sm
Elteni pdf-dosjeron http://rusio.info/pics/pilorama.pdf
 Spekti fotojn http://rusio.info/?p=1068
post comment

Gamma-versio de Esperanto.com estas lanĉita! [11 Dec 2010|11:57am]

retumanto
10-an de decembro 2010 estis lanĉita la gamma-versio de virtuala komunumo de esperantistoj Esperanto.com.
Tio estas rezulto de multmonata laboro, dum kiu estis faritaj miloj da diversaj ŝanĝoj: estis solvitaj pluraj teknikaj kaj tradukaj problemoj, aldonitaj pluraj novaj funkcioj kaj plibonigitaj la malnovaj.

Informojn pri bazaj eblecoj vi povas legi en la sekvaj artikoletoj:
http://esperanto.com/servoj_por_uzantoj
http://esperanto.com/servoj_organizoj
http://esperanto.com/servoj_eventoj

Pluraj esperantistoj helpis evoluigi Esperanto.com. Nia teamo dankas ilian zorgemon!
Kiel helpi al la projekto, vi povas legi en la sekva paĝo:
http://esperanto.com/helpu_projekton

Pliajn detalojn vi povas trovi en la detala artikolo:
http://esperanto.com/content/gamma-versio-de-esperantocom-estas-lan%C4%89ita

Ne forgesu ekaboni Google-dissendon pri la novaĵoj de Esperanto.com!
post comment

Provo de turisma retejo [07 Oct 2010|12:21am]

mimohodec
Estas lanĉita reteio esperantlingva pri turismo - http://www.vojagxo.info

Ĉi anstataŭigis du jam funkciitaj retejoj, www.mongolio.info kaj www.chinio.info.  Nova retejo enhavos tutan infomon de du eksaj reteoj kaj aldonan informarin pri diversaj flankoj de vojaĝoj tutmondaj. Loĝejoj, manĝoj, ekskursoj, aĉetadoj, mapoj, secureco, transportio, raportoj  - ĉi tio, kaj ne nur, konsistos la retejon. Certe ĉiu vojaĝanto povas aldoni propran rakonton en komuna ŝparujo de turisma informo.
post comment

Vojaĝanto-per-esperanto [13 Aug 2010|11:12am]

mimohodec
post comment

FESTO ŝanĝas lokon! [28 Jul 2010|10:48am]

goulo
(Mi plusendas anoncon de Flo pri FESTO, mojosa E-aranĝo en Tuluzo, Francujo mezaŭguste):

> > > > >
saluton !
Cxu vi povas helpi por informi en viaj retoj kaj amikoj pri tiuj sxangxoj pri festo kaj la programo ?
Antauxdankon !

Post lastminuta rifuzo de la tuluza universitato akcepti FESTOn ni devis translokigxi.
mi invitas vin legi la informon kaj detalojn en cxi tiu subaj ligoj


FESTO
Loko sxangxigxis vidu cxe
http://www.ipernity.com/blog/39007/258546
kaj pliaj informoj kaj programo cxe
http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo

Plej muzike salutas
Flo !
< < < < <

PS: Mi kaj a2na ĉeestos. :)
post comment

Bonvenu en VKontakte [16 Jul 2010|02:14am]

mimohodec
Bonvenu en grupo "Esperanto" de sociala reto VKontakte - http://vkontakte.ru/club14417756

Vojaĝu kun esperanto [16 May 2010|09:05pm]

mimohodec
Bonvenu al duskutejo por vojaĝantoj, petvojaĝantoj, "dorsosakuloj", alpinistoj ktp. Rakontu pri viaj vojaĝoj, vizoj, transporto, manĝo, loĝejoj en diversaj landoj, interŝanĝu sperton kaj konsilojn pri vojaĝoj.

Por aliĝi vi povas sendi leteron al vojagxanto-per-esperanto+subscribe@googlegroups.com aŭ klaki ĉi tie: http://groups.google.com/group/vojagxanto-per-esperanto/subscribe
post comment

Nun Esperanto.com estas integrita kun Twitter kaj Google Maps! [16 May 2010|04:09pm]

retumanto

1. Nun vi povas en via profilo indiki vian konton en Twitter.

Dank' al tio vi havos:

1. Blokon en profilo "Sekvu (uzantnomo) en Twitter" kun lastaj mesaĝoj el via Twitter-konto.

2. Kiam vi kreas blogaĵon, samtempe eblas anonci ĝin en Twitter.

Pli detale: http://esperanto.com/content/nun-esperantocom-estas-integrita-kun-twitter

2. Aperis mapo de uzantoj:

http://esperanto.com/map/user

Ĉiu nun povas aldoni propran lokon en la profilo.

Atentu: prefere aldonu nur proksimuman lokon (urbon ekz.) por oni ne havu informojn pri via adreso!

Nun ankaŭ eventoj povas aperi sur la mapo:

http://esperanto.com/map/node

Demandoj kaj komentoj bonvenas!

post comment

[06 May 2010|01:31pm]

non_trattare
Ĉu vere la verkistino Iris Murdoch posedis Esperanton? En la ruslingva parto de vikipedio oni rekte mencias tion, donante kiel pruvligon la retejon http://www.nndb.com/group/812/000091539/
Sed en la esperantlingva parto simila mencio tute forestas (ankaŭ en la angla).

Kie estas la vero?

Fakte tiu listo estas sufiĉe pridubenda, ĉar ekzemple kiel esperantistoj oni mencias ankaŭ Tolkien, Pele kaj Tito – malverŝajnege ili estis/as esperantistoj.
1 comment|post comment

Portreto en Nazareto [19 Apr 2010|04:53pm]

non_trattare
Pasintsemajne mi estis en Israelo kaj interalie vizitis Nazareton. En la ĉefa katedralo (mi ne scias kiel oni nomu ĝin en Esperanto, sed angle estas "Basilica of the Annunciation") troviĝas multegaj portretoj de la Sankta Maria, kiujn faris reprezentantoj de diversaj landoj, kiuj helpis (re)konstrui la bazilikon.

Ŝokego por mi estis ekscii, ke tie estas ankaŭ portreto "de esperantistoj". Interne estas du fotoj.

Mi neniam aŭdis pri ĉi tiu afero. Ĉu oni povas rakonti, kiam aperis tiu portreto, kiu ĝin fakte pentris k.t.p.?

Read more... )
3 comments|post comment

Monato de Vikipedio [16 Apr 2010|12:06pm]

bukvodel
[ mood | artistic ]


La esperanta vikipedio kondukas konkurson "Monato de Vikipedio" -- oni devas plibonighi artikolojn pri gravaj temoj (estas listo el 1000 artikuloj), venkintoj ricevos premiojn.

La konkurso jam dawras 2 semajnojn, sed nun ne estas pli ol 18 partoprenantoj, kaj shajnas ke preskaw chiu el ili povus akiri iujn premion. Vi ankaw povas partopreni char la konkurso dawros ankoraw 2 semajnojn.
 

2 comments|post comment

Pli ol 1000 uzantoj en Esperanto.com! [15 Apr 2010|05:07pm]

retumanto
Hieraŭ al Esperanto.com aliĝis mila uzanto.


Krome Esperanto.com estas amaskomunikila patrono de fotokonkurso “Esperantaĵoj de PEJ”. Pli detale...
3 comments|post comment

Aktualaj novaĵoj pri la kraŝo [12 Apr 2010|07:40pm]

mimohodec
Aktualaj novaĵoj pri kraŝo de la pollanda aviadilo apud Smolensko estas laŭeble tradukataj kaj publikigataj en http://rusio.info/
post comment

navigation
[ viewing | most recent entries ]
[ go | earlier ]